Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
YI MING - Ĉinio
La historio de la ĉina pentrarto komenciĝis en neolitiko, antaŭ 5000 - 6000 jaroj. Tiam jam vidiĝis desegnoj, homaj kaj bestaj figuroj sur koloraj ceramikaĵoj. La hieroglifaĵoj de Ĉinio antaŭ miloj da jaroj estis bildoj formitaj el strekoj, kiuj poste evoluis en la hodiaŭajn ideogramojn. Komence oni pentris kaj skribis ĉefe strekojn per sama ilo, tial ĉinoj diras, ke kaligrafio kaj pentrarto estas de la sama origino. Ĝuste pro tio ĉinaj kaligrafoj plejparte estas ankaŭ pentristoj, kaj pentristoj-kaligrafoj.
Unu el la trajtoj de la ĉina pentrarto (pentr-arto) estas pentri per simplaj strekoj. Oni ne nur ekzakte pentras bildon per strekoj, sed ankaŭ dotas ilin per rigideco, mildeco, rigoreco, flirteco... eĉ unu sama streko povas havi variajn ecojn por montri la internan senton de la pentristo.
Alia ĉefa trajto estas, ke sur pentraĵo troviĝas pli ol unu fokuso, kaj ke oni ĝenerale pentras per simpla kaj lakona ŝmirado tenante la penikon horizontale. Ĉina pentraĵo estas dudimensia, dume mankas al ĝi kontrasto de lumo kaj ombro. Pentristoj povas pentri la grandiozajn Yangzi-riveron, Flavan Riveron kaj Grandan Muron sur mallarĝa kaj longa papero aŭ silkaĵo. Ili pentras amason da montoj, riveroj sur unu papero, kies efiko estas neatingebla per la unu-fokusa dioramo de la eŭropa pentrarto. Tamen la pentraĵo ne kontraŭas al la realo, kaj diferenco kuŝas nur en tio, ke la ĉinaj pentristoj denove dispozicias la naturajn pejzaĝojn surpapere por kontentigi la aprecantojn. Per tiu metodo la pentristoj povas libere elvolvi sian imagon, sin liberigi de la vidkampo kaj krei la artan kosmon.
La tria elstara trajto de la ĉina pentrarto estas, ke oni ŝatas surskribi poemojn aŭ aliajn vortojn sur la pentraĵoj, tiel ke la poemoj, aliaj vortoj kaj pentraĵoj kuniĝas en unu artan kompleton. La poemo kaj kaligrafaĵoj ne nur pliigas la etoson de la pentraĵoj, sed ankaŭ harmonias kun ili por pli ĝuigi la rigardantojn. La arta kombino liberigas (liber-igas) la ĉinajn pentraĵojn el la limigo de spaco kaj tempo. Pentristoj ofte montras la kvar sezonojn per vegetaĵoj, malluman nokton per luno aŭ kandelo, kaj ili tre malofte rekte montras tagon, nokton, serenon kaj malserenon sur la pentraĵoj per lumo kaj ombro. Iafoje oni montras la tempon kaj spacon en la pentraĵoj per surskribaĵoj.
La tradiciaj ĉinaj pentraĵoj povas sin dividi en pejzaĝajn, flor-birdajn, homfigurajn kaj konstruaĵajn, kaj ĉiu el ili povas ankoraŭ esti subdividita. Ĉinaj pentristoj ĝenerale dediĉas sin nur al unu flanko de la pentrarto. Ekz. Zheng Banqiao, fama ĉina pentristo en la 18-a jc., pentris nur bambuojn, orkideojn kaj ŝtonojn, kiujn li profunde konis kaj vivece reaperigis sur la pentraĵoj. Iuj pentristoj pentras nur homojn kaj eĉ nur antikvajn belulinojn. Aliaj pentras nur bestojn, eĉ nur katon, azenon, ĉevalon aŭ alian bestojn.
Laŭ la pentromanieroj, la ĉinaj pentraĵoj povas dividi sin en du specojn. La unua speco estas karakterizita per delikata tuĉado kaj kolorigado; dum la dua karakteriziĝas per tio, ke la pentristoj per simpla kaj maldelikata tuĉado prezentas la formon kaj aspekton de objektoj kaj plie sian intencon. Ambaŭ pentromanieroj cirkulas en Ĉinio dum longa tempo. Se diri ĝenerale, pentristoj de la dua speco devas komenci sian ekzercadon per la pentromaniero de la unua. Ili devas multe sin ekzerci por povi per lakona arta lingvo esprimi la fizionomion de la pentrataj figuroj kaj enkorpigi en ili sian ideon. Tio estas unuaklasa arto malfacile atingebla.
Ĉinaj pentristoj ofte uzas simbolon en sia pentrado, t.e. simboligi objektojn el la realo. Ekz. peonio simbolas belulinon kaj riĉon; pigo simbolas homon, kiu alportas bonan informon; pino kaj gruo simbolas longan vivon; duobla floro sur sama tigo kaj mandarena anasoparo simbolas geamantojn... Jen ekzemplo: Bambuo farita per strekoj kolordensaj kaj maldensaj svingiĝas kun la branĉoj, tremetas la folioj. Apude legiĝas vortoj “Nefleksebla bambuo en vento”. Aprecante la pentraĵon, oni vidas ne nur vivoplenan bambuon, sed ankaŭ ĝian neflekseblecon. Ĉi tie la bambuo ja estas personigita, kaj la pentraĵo prikantas la honestecon kaj neflekseblecon de homoj.
Ĝuste pro tio, ke la ĉinaj pentristoj alte taksas la similecon en spirito, ili ne strebas al rigora simileco de la ekstera formo, dum la okcidentaj pentraĵoj montras la objektojn per facoj, kio estigas sensivon pri tridimensieco. La ĉinaj pentristoj dediĉas pli da atento al la harmoniigo de punktoj kaj strekoj. En la ĉinaj pejzaĝaj pentraĵoj punkto povas reprezenti ne nur arbon, sed ankaŭ ŝtonon, kaj longa strio povas reprezenti malproksiman monton, aŭ marbordon.
Ekzistas alia diferenco inter la ĉina pentrarto kaj la okcidenta, t.e. la ĉinaj pentraĵoj ĝenerale estas gluitaj sur papero kun rulaĵoj. Ili povas esti pendigitaj sur muro por aprecado kaj rulitaj por konservado. Dank’ al tiu metodo ili estas facile konserveblaj kaj plie okupas malpli da spaco kompare kun tiuj enkadritaj. Ĝuste pri tio la pentraĵoj faritaj per specialaj papero, tuĉo kaj farbo povas konserviĝi pli ol mil jarojn. Hodiaŭ en ĉinaj muzeoj oni povas ĝui pentraĵojn faritajn antaŭ pli ol mil jaroj.
Kunlabore kun El Popola Ĉinio
http://www.espero.com.cn/