Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Strategioj pri interreta komunikado (Arturo Crespo)

Mi nomiĝas Arturo Crespo, mi estas konsiliano de la Kolombio Esperanto-Ligo kaj studento en la Fakultato de Filozofio kaj Literaturo de la Universitato de La Salle en Kolombio.

Kiam mi eksciis pri Esperanto, mi rimarkis, ke estas multe (eble eĉ tro) da informoj pri tio kiel lerni Esperanton, sed ili ne estas taŭge organizitaj kaj strukturitaj laŭ la nuntempa uzebleco.

En Kolombio ni organizas merkatikan strategion pri la lernado de Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj. Tiucele ni ankaŭ kreis markon uzindan en ĉiuj rimedoj de komunikado; tiu marko estas:@EsperantoCo.

Ni volas montri, ke nia organizo apogas kaj organizas la Esperanto-movadon en Kolombio. Tial, necesas havi funkciantan kaj konstante ĝidatigatan lokan retejon (nia adreso: esperantocolombia.org), kiu estu la ĉefa prezentokarto pri la asocio kaj strukturi ĝin per la plej gravaj informoj, interesaj por tiuj, kiuj deziras akiri informon pri Esperanto. Unu el la plej facilaj iloj por administri retejon sen neceso de programadkapabloj estas WordPress, kiu havas bonan fasonadon kaj permesas “amikan” aliron per ĉiuj aparatoj kaj retumiloj.

Ni laboris celante la kreadon de originala enhavo. Tio laŭ mi estas tre grava, ĉar en la sociaj retoj pli valoras proponi ion novan ol kunhavigi jam ekzistantan tekston. Pro tio ni verkis materialon ne jam disponeblan interrete kaj tiel ni faris gigantan paŝon antaŭen, kaptante novajn sekvantojn.

Poste, ni ekstudis, kiel homoj en nia lando aliras kaj kion homoj faras en interreto. Laŭ la enketoj 49% de la loĝantaro en Kolombio havas retkonekton kaj 41% de la loĝantaro ankaŭ uzas saĝtelefonon. En nia lando estas 20 000 000 uzantoj de Facebook, kaj la plejmulto havas aĝon inter 13 kaj 34 jaroj. Tio donas al ni referencon por kompreni, kiun publikon ni celu. La markatika strategio devas koncentriĝi sur ĉiuj tiuj iloj, kiuj disponeblas interrete; nura retejo ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi sociajn retojn kaj tujajn mesaĝilojn.

Gravas regule prezenti sur ĉiuj sociaj retoj kaj ĉiuj retejoj samtipan bildon de la asocio kaj la mesaĝo devas esti unuforma. Por montri kiel facile estas lerni Esperanton, ni lanĉis kampanjon, kies kernaĵoj estis la 16 gramatikaj reguloj, kaj ni serĉis, kiuj estas la lastaj tendencoj por atingi la junularon.

Tre grava aspekto estas la taŭga publikigo de enhavo: necesas konsideri, kiu estas la plej bona momento de la tago por diskonigi informon kaj efike informi la homojn. Mi tre rekomendas Hootsuite.com por plani viajn publikigojn.

Por pliaj informoj kontaktu nin ĉe: EsperantoColombia.org.

Miaj kontaktoj: @arthurocrates fb.me/Arthurocrates t.me/Arthurocrates mnml.es.