Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ekologio [faixa lateral]

Permakulturo [titulo]

Leif Arne STORSET — Norvegio [autor]

***

En 1974 du aŭstralianoj studis sian landon: Parte sen pluvo kaj erodata de vento, sed aliparte kun fekundaj arbaroj. La arbaroj estas ĉiam verdaj kaj produktantaj, sen detruaj rezultoj. La homoj, Bill Mollison kaj David Holmgren, demandis sin: Ĉu ni povas lerni de la arbaro, kiel konstrui ekosistemojn utilajn por homoj?

Kune ili kreis metodon por konstrui tiajn sistemojn, kiuj estu diversaj, stabilaj, kaj rezistemaj kiel la naturo. La ideo estas ke la homo estas ero de la naturo, ne aparta.

Kiel kompreni tian sistemon? Pensu unue pri la faktoroj mediaj: suno, vento kaj akvo, kaj kiel utiligi ilin en via sistemo. En Aŭstralio akvo estas granda manko, por ni en Norvegio ne tiom, sed al ni pli mankas suno. Se vi plantas arbojn en duoncirklo kontraŭ la sudo ĉirkaŭ flako, ili ne devas konkuri pri la suno. Pro la akvo la arboj havas duoble da sunlumo, kaj vi havas plaĉan lokon por naĝi!

La sunlumon oni povas maksimume utiligi per multaj niveloj de plantoj. Kiel en arbaro, ĉiu nivelo kaptas per la folioj iom de la lumo, kaj pumpas per la radikoj iom da nutreroj el la humo. Vidu la sep nivelojn sur la bildo. Ĉi tie en la nordo oni malofte povas vivteni ĉiujn sep, sed tri aŭ kvar ofte funkcias, ankaŭ en la naturo.

Por la akvo en la supra ekzemplo ni menciis du funkciojn: lumreflekton kaj naĝadon. Sed ĉu ĝi povas havi eĉ pli? Eble ĝi povas esti habitato por anasoj, kiuj povas manĝi limakojn. En permakulturo oni klopodas ke ĉiu organismo havu minimume tri funkciojn en la sistemo. Arbo ekzemple kaptas sunon, portas fruktojn, kontraŭas venton — kaj eĉ subtenas vian hamakon!

Male, ĉiun funkcion havigas al mi tri organismoj. Do: Manĝo venadas de pomoj, piroj, terpomoj, nuksoj... Kiam unu cedas, vi havas multajn pretajn rezervojn. Tiun lecionon lernis dolore la irlandanoj en 1845, kiam malsaniĝis iliaj terpomoj. Sen sufiĉe da alispeca manĝo komenciĝis kvarjara malsatego, dum kiu duoniĝis la loĝantaro. Diverseco kreas stabilecon.

Bazita sur prezento de Douwe Beerda ĉe www.ustream.tv/recorded/2333569 — spektu ĝin por lerni plu. Vidu ankaŭ www.permakultur.no.

Aperigita originale en Inter ni dirite, N-ro 6/2010