Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Planedo nia

Vojaĝo

Duobla KD — 12 titoloj — 46m

Vinilkosmo - 2018

Vojaĝo (por mi persone ne tre bona elekto por grupa nomo) venas el Tuluzo, en la sudo de Francio. Jen albumo, kiu tre verŝajne estas ido de la UK en Lilo. Tiam, en la jaro 2015, la grupo prezentiĝis por la unua fojo antaŭ Esperanto-publiko. Planedo nia estas duobla albumo. Ĝi enhavas 12 kantojn en Esperanto en la unua disko, kaj la samajn kantojn — franclingvajn — en la dua. Tio praktike signifas ke la franclingva publiko nepre almenaŭ kontaktiĝos kun Esperanto. Sed, samkiel mi ne planas aŭskulti la francan, ĉu tamen ili iam eble ludigos la E-diskon?

Kiel malkaŝas la titolo de la albumo, Planedo Nia ofte tuŝas ekologiajn kaj homajn temojn. Ili ne kontentiĝas pri kelkfrazaj kantotekstoj, foje ili estas iom longaj, tamen la poezio estas simpla. Kvankam la prononco kaj metriko fluas tre bone, la voĉo mem ne elstaras, ĝi restas sub la instrumentaro, kiu faras bonan laboron. Jean-Claude Patalano, la kantisto kaj saksofonisto, mem registris kaj miksis la albumon. La laboro sonas kvalita, agrable aŭdebla. La ĝenerala sono tamen impresas iom seka, eble tro moderna. Nu, ili ja anoncas sin kiel Modernan ĴazBandon.

Mi fine ludigis la francversian diskon por kompari ambaŭ diskojn kaj malkovris ke la kantistino Audrey Rey, kiu faras nur la duan voĉon en la E-disko, ĉion kantas en la franclingva disko. Ke Zamĉjo pardonu min, sed ĝi pli plaĉas.