Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Pli ol 120 mil spektoj de la filmeto “Esperanto - Like a Native”: fina raporto (Judith Meyer)

Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2015, TEJO lanĉis filmeton (en Esperanto kun subtitoloj en 22 lingvoj), en kiu estas intervjuataj 6 el la ĉ. 1000 tutmondaj denaskaj parolantoj de la planlingvo Esperanto.

Ĝi estis provo atingi virusan disvastigadon de kelkaj bazaj ideoj pri Esperanto en la ne-esperantista mondo per temo, pri kiu ne-esperantistoj kutime montras intereson.

Ni ne atingis plenan virusan disvastigadon sed preskaŭ: la filmeton certe spektis pli ol 120 mil homoj — tiom ni atingas nur per Youtube kaj la plej konservativa kalkulado de la ŝatoj en Facebook kaj Reddit. Al tio aldoniĝas la kvantoj de spektantoj en Twitter, Google+, la gazetaraj retejoj, en la blogoj kaj tiel plu.

La homoj, kiuj legis kaj skribis en la diskutoj en Reddit, eble ne spektis la filmeton, sed tamen eksciis ion pri Esperanto. Konservativa pritakso diras ke almenaŭ 500 homoj mem verkis demandon, almenaŭ 15 mil homoj legis la diskutojn, almenaŭ 200 mil homoj, leginte la titolon de la diskutoj, nun scias ke Esperanto estas planlingvo kaj ke ekzistas denaskaj parolantoj de ĝi.

Kompreneble eblas, eĉ verŝajnas, ke homoj plurfoje atingiĝis de nia varbado — ekzemple kaj de nia filmeto en Facebook kaj de la diskuto en Reddit, aŭ plurfoje en Facebook se pli ol unu ilia amiko disvastigis ĝin. Tio ne estas problemo, laŭ merkatika vidpunkto ĝi eĉ estas dezirinda, ĉar homoj alikaze ne memorus.

Mi kredas ke la reto 2.0 — sociaj retejoj, forumoj, Youtube, blogoj ktp. - estas grandega ŝanco por Esperanto, ĉar ni povas atingi multegajn homojn per tre malgranda elspezo de mono aŭ eĉ nur per volontuloj. La filmeto atingis pli ol 120 mil homojn kaj kostis ekzakte 0 EUR, ĉar ĉiuj iengaĝitoj laboris volontule kaj ni ne pagis por reklamo.

Tamen Esperantujo ĝenerale ne bone utiligas la reton 2.0. Mi dirus ke ni preskaŭ ignoras ĝiajn eblojn. Do mi ŝatus trejni interesatojn pri esperantista agado (kunlaboro/informado/varbado) en reto 2.0, esence transdoni al ili multajn el la scioj, kiuj ebligis al mi fari tiun ĉi varbkampanjon.