Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Plurfaza Dormo

Kiah MORANTE

Aŭstralio

Mi dormas nur 2 horojn kaj duonon ĉiunokte. Leginte tiun frazon, vi eble unue supozus, ke mi havas ian kompatindan malsanon, kaj ke la sendormeco terure detruas mian vivon. Tio fakte ne okazas. Efektive, mi estas plene sana, plene feliĉa kaj energia. Fakte mi estas eĉ pli energia nun ol kiam mi dormis 9 horojn ĉiunokte. Temas pri plurfaza dormo.

Kio estas?

Plurfaza dormo estas dormi plurfoje en unu tago. Beboj plurfaze dormas nature. Ili dormetas multfoje, ĉiutage, kaj ni kutimas eĉ kuraĝigi infanĝardenanojn dormeti tagmeze. Ni poste trejnas infanojn dormi unufaze. Oni povas trejni sin denove dormi plurfaze, kaj tiam oni bezonas nur inter 2 kaj 4 horojn da dormo ĉiunokte. Sed kiel tio povus funkcii?

Ni konfesas ke ni ne scias multon pri plurfaza dormo kaj la fakto ke ĝi funkcias estas mistero al ĉiuj. La plejmulto da akademia esploro temas pri unufaza dormo. Tamen, ni povas fari kelkajn divenojn.

La dormociklo

Kutime, plenkreskulo dormas ĉiunokte en 5 aŭ 6 cikloj 90 minutojn longaj (= 7.59 horoj). Ĉiu ciklo estas dividata en partojn. Dum unu 90-minuta ciklo, la partoj estas: NREM1, NREM2, NREM3, NREM2 kaj REM, en tiu ordo. REM estas mallongigo de Rapid Eye Movement (rapida moviĝo de okuloj). NREM estas mallongigo de NonREM (Ne-REM).

NREM1: La unua parto de la dormociklo, kiam oni transiras el veko al dormo. Dum tiu tempo, oni ofte vidas hipnogajn bildojn, kiuj estas sonĝeraj videblaĵoj, sed oni ne spertas plenajn sonĝojn. Post kelkaj minutoj tiam oni transiras al NREM2.

NREM2: La korpo malrapide ripozas, kaj cerbondoj plilongiĝas.

NREM3: La plej malleĝera parto el la NREMoj, en kutima 90minuta dormociklo, ĉi parto okazas post 3045minutoj.

Deltajn ondojn produktas la cerbo, la koro batas plej malrapide kaj la cerbo fariĝas plej malvigla. Tiam oni renverse iras laŭ la ordo reen al NREM2. Post tio komenciĝas REM.

REM: Dum REM, la cerbo preskaŭ tiom viglas kiom veke. La korpo estas paralizita por ke oni ne povu fizike fari kion oni faras en la sonĝa mondo kaj pro tio defali el sia lito.

Post REM, oni ofte nelonge vekiĝas, sed tion oni kutime ne memoras post ellitiĝo. Se oni vekiĝas post REM, oni rekomencas la dormociklon ĉe NREM1. Se oni ne vekiĝas, oni reiras al NREM2.

Dum la plej malleĝera parto de dormo, oni sonĝas, ĉefe dum REM, sed ankaŭ iomete dum NREM3. Dum NREM3, la korpo eldonas hormonojn kiuj helpas al la korpo ripari sin.

Modifi la dormociklon

Ni malmulton scias pri NREM1 kaj 2, sed ŝajne oni povas “pretersalti” ilin, aŭ almenaŭ multe malpliigi ilin, kaj ankoraŭ bonfarti. Por fari tion, oni bezonas lerni novan dormociklon. Plurfazaj eksperimentantoj trovis ke 20 minutoj ŝajnas esti la plej efika dormeto, sed kelkaj raportis ke ankaŭ 30-minuta eblas por ili. Iusence, plurfaza dormo ne estas sendormeco, sed pli efika dormo, kaj pro tio oni bezonas malpli multon.

Problemo estas ke por reprogrami la cerbon dormi pli efike, oni devas dividi la dormociklojn. Se oni ekdormus nun, kaj onia alarmo vekas onin post 20 minutoj, oni estus laca kaj malkomforta. Tio estas ĉar oni eĉ ne finus unu dormociklon. Sed, se oni farus tion tre ofte, post longa tempo onia cerbo adaptiĝas al 20-minutaj dormetoj, kaj oni vekiĝas freŝe. Tamen, se oni vekiĝas pro la alarmo kaj tuj reekdormas, oni simple eniras la saman dormociklon de la lasta dormo. Tial oni bezonas iom da tempo inter dormetoj por ke oni povu efike dormi, kaj tial plurfaza dormoskemo estas bezonata por dormi efike anstataŭ longe.

Ĉu aliaj sukcese modifis siajn dormociklojn tiel?

Ni malmulton scias pri la historio de plurfaza dormo. La Ubermanskemo, tipo de plurfaza dormo, de temp’ al tempe ankaŭ nomiĝas la “dormoskemo de Da Vinci”, ĉar laŭ klaĉo li dormis tiel. Tamen, tio estas disputata. Buckminster Fuller, fama kemiisto, dormis plurfaze dum 2 jaroj, sed li devis ĉesi ĉar ĝi ne kongruis kun la dormoskemoj de liaj negockolegoj. Lia dormoskemo, kiu nomiĝas Dymaxion, konsistis el 4×30 minutaj dormetoj en unu tago. Dum tiuj du jaroj, li havis tiom da tempo, ke li kontribuis multe al la fako de kemio. En moderna tempo, probable la plej eminenta pioniro de plurfaze dormo estas Puredoxyk, kiu plurfaze dormas plentempe ekde 2006. Post la disdono de ŝiaj personaj spertoj de plurfaza dormo tra blogafiŝoj, retartikoloj kaj libro, multaj sekvis Puredoxyk kaj fondiĝis interreta komunumo de eble centoj da sukcesaj plurfazaj dormantoj.

Kiel plurfaze dormi

Mi verkis libron en Esperanto pri plurfaza dormo, kiu estas senpage akirebla ĉe Wikibooks (eo.wikibooks.org/wiki/Plurfaza﹍dormo). Wikibooks estas libera projekto de la sama organizo kiu fondis Vikipedion, kies celo estas fari senpagajn manlibrojn. Mi elektis tiun eldonejon ĉar tiam ĉiu povas kontribui kaj plibonigi la referencon. En la libro mi klare priskribas kiel kaj kial plurfaze dormi.

**