Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Por junuloj, kiuj volas profesiiĝi pri esperantologio

Szabolcs Szilva - Hungario

Esperantologio? Ĉu tiu scienc-branĉo ekzistas? Ĉu eblas studi pri Esperanto?

Mia respondo estas: jes, ĉe UAM (Universitato Adam Mickiewicz) en la urbo Poznań en la tria plej granda kaj plej fama universitato de Pollando.

Mi mem studas tie ankaŭ nun. Mi komencis miajn studojn en septembro 2010. Mi partoprenas la unu-jaran Instruistan Trejnadon, komunan programon de UAM kaj ILEI. Unue oni devas ĉeesti tie en septembro dum unu semajno por havi lecionojn pri metodiko de instruado, gramatiko kaj literaturo de Esperanto. Ekde septembro ĝis februaro de la sekva jaro okazas konsultado de la gvidaj profesoroj (mi menciu ĉefe la instruistinojn Ilona Koutny kaj Katalin Kováts), kaj memstara studado. En februaro sekvas denova renkontiĝo same unu semajnon longa, sed ĉi tiam oni ankaŭ ekzameniĝas pri la dum-semestraj lernitaĵoj. Ekde februaro oni devas prepari la finlaboraĵon post kies prezentado kaj finaj ekzamenoj oni ricevas ILEI-diplomon pri instruado.

Ĉi-septembre tiu trejnado ne okazos, sed komenciĝos pli profesia klerigo: la t. n. Interlingvistikaj Studoj. Tio estas postdiploma klerigo, kiu signifas ke antaŭ ol fini ĉi tiun tri-jaran kursaron oni devas havi diplomon de iu ajn altlernejo aŭ universitato. La diferenco inter la de mi partoprenata kursaro, laŭnome Instruista Trejnado, kaj la menciitaj Interlingvistikaj Studoj estas la sekva: La Interlingvistikaj Studoj daŭras tri jarojn kaj fine oni ekhavas oficiale akcepteblan universitatan studfin-atestilon. La ĉeesta devigo estas la sama: po unu semajno en septembro kaj februaro.

Kial oni komencu en septembro studi pri Esperanto? Por iĝi profesia diplomita instruisto, por scii pli pri Esperanto kaj interlingvistiko, por fariĝi ano de profesia sed samtempe amikema grupo. Minimume dudek personoj estas bezonataj por ke la nova grupo povu starti. Sen dudek aliĝintoj la tuta esperantologia sekcio povas esti endanĝerigita. La limdato por aliĝi estas la 15a de aŭgusto 2011. Estas studkotizo, sed ĝi ne tiom altas kompare kun la kotizo de aliaj fakoj, kaj ankaŭ stipendio akireblas de pluraj fontoj. Venu ankaŭ vi kaj komencu studi kun ni! Kredu al mi, indas! Por pli da informoj skribu al interlin@amu.edu.pl. Programon vi povas rigardi ĉe http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.