Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA OBJEKTO

Poŝtkarto al Urugvajo

Vasil KADIFELI - Turkio

Tiu ĉi poŝtkarto ne apartenas al mi, sed al iu liceo de Samsun, urbo de Turkio. Oni ĝin trovis kaj aĉetis rete kiel memoraĵon por la muzeo de la liceo, ĉar ĝi estis sendita de Samsun al Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo. Iu el miaj geamikoj afiŝis la skanitan foton de ĝi en reta diskutejo, kiun mi partoprenas.

Se ni rigardas la malantaŭon de la poŝtkarto, ni vidas ke la poŝtkarto surhavas la daton 28.8.1930. De la skribita teksto ni komprenas ke ĝi estis sendita de iu greko nomata D.Angelos al iu urugvajano nomata Fernando Casanova de Montevideo, kun la celo trovi laboron en Urugvajo.

En la malantaŭo de la poŝtkarto legeblas teksto kun la subskribo de “D. Angelos” kaj lia adreso en Samsun. Ankaŭ la poŝtmarko kaj la adreso de la ricevinto en Urugvajo troviĝas en tiu flanko. Kelkajn partojn de la teksto oni malfacile povas kompreni, sed jen ĝia enhavo laŭlitera:

Estimata Samideano,

Mi ricevis vian il. p.k. Tutkoran dankon mi esprimas pri via serioza atento al mia anonco en HE. Mi estas 25 jara junulo-fraŭlo kaj mia profesio estas inĝeniero-maŝinteknikisto. Mi tre interesiĝas pri la similaj profesioj kaj iliaj salajroj kaj ĉu trovas facile tian profesian laboron en vian landon! Nur pro tio mi kolektas landkartojn kaj vidaĵojn. Mi estas kristano sed ne mohametano, malgraŭ ke mi loĝas en Turkio.

Ĉi karto montras strato kaj ĝamio (preĝejo) kie supre sur la du minarejo la hoĝoj turkaj (pastroj) kantas kaj vokas-predikas ĉiutage kvarfoje. Se vi interesiĝas mi skribus interesajn temojn pri Turkio. Samideanan saluton kaj rapidan respondon mi atendas.

Via D.Angelos

Abdulla Paŝa caddesi 22 Samsun, Turkio.

En la fronto de la poŝtkarto estas foto de iu moskeo en Samsun, sed la skribanto eble ne konas la vortojn “moskejo”, “minareto” kaj “imamo”. Do li skribis “minarejo” anstataŭ “minareto” kaj la du aliajn vortojn li skribis fonetike kiel la turkaj vortoj, “ĝamio” kaj “hoĝo”.

Sub la foto estas presita skribaĵo en la araba alfabeto. Fakte, en la jaro 1928 la araba alfabeto estis ŝanĝita al la nova latina alfabeto inventita por la turka lingvo. Do eble la poŝtkarto estas iom malnove presita kaj D. Angelos notis tiun ŝanĝon ĉirkaŭe de la foto, skribante: Malnova turka skribmaniero, kiu antaŭ du jaroj estas jam leĝe malpermesita kaj nun oni uzas la latinan. Mi sendos vidaĵojn ankaŭ de nuna moderna Turkio.

Temas do pri tre interesa poŝtkarto de la komenco de la nova Turka respubliko, kiu post la milito de liberigo estis fondita en la jaro 1923. En la antaŭa jaro, ĉirkaŭ 1 200 000 grekoj vivantaj en Turkio estis senditaj al Grekio kaj ĉirkaŭ 500 000 turkoj el Grekujo venis al Turkio. Tio estis tre malbona travivaĵo por tiuj, kiuj estis interŝanĝitaj. Ili perdis siajn posedaĵojn, familiojn, amikojn kaj ankaŭ landon.

Nur la grekoj vivintaj en Istanbulo ne suferis pro la interŝanĝo, ĉar ili estis ekskluditaj de la Traktato de Lausanne. Do eble D. Angelos vivis en Istanbulo kaj post la interŝanĝo studis en turka universitato kaj fariĝis inĝeniero. Eble poste li trovis laboron en Samsun kaj de tie li klopodis trovi laboron ie en Ameriko.

Ĉu D. Angelos sukcesis trovi laboron en Urugvajo kaj migris tien aŭ ĉu li daŭre loĝis kaj laboris en Turkio? Neniu scias. Kiel li lernis Esperanton? Ĉu iu instruis lin aŭ li lernis ĝin mem? Kion li faris poste? Ĉu li edziĝis? Ĉu li havis geknabojn? Se jes, kie estas ili, aŭ eble kie liaj genepoj estas nun? Neniu scias. Granda mistero kaj tre interesa afero por mi en la tiamaj malfacilaj jaroj de Turkio.