Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Movada Rubriko havas novan redaktoron:

Okaze de la elposteniĝo de nia eksa redaktoro Massimo Ripani, la Movada Rubriko ricevas sian novan respondeculon, Marcionilo Vasconcelos, esperantiston el Brazilo, sekretariiston de Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA), kaj aktivan membron de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), krom esti unu el la tradukistoj kaj reviziistoj de la kurso Esperanto-Portugala de Duolingo. Marcionilo Vasconcelos devos prizorgi nian ĉefan sekcion, kiu pritraktas temojn rilatajn al la Esperantaj aktivaĵoj tutmonde. Ni dankas la antaŭan kaj bonvenigas la novan redakotoron, kaj invitas ĉiujn legantojn de la revuo kontribui por la riĉigo de la Movada Rubriko, raportante spertojn, ideojn kaj novaĵojn gravajn por nia komunumo.