Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Pri arboj

J.Drahotová — Ĉeĥio

Vespere, dum raportado de okazaĵoj en televido, mi ne-precize aŭdis ion pri propono faligi arbojn, kiuj staris ĉe vojoj, ĉar ili kaŭzas multajn damaĝojn en aŭtomobiloj, kiuj kolizias pro ekfrapo al tiuj arboj. Tiaj faligoj ĉesigus damaĝojn en posedaĵoj kaj vivoj. Sed ni vespermanĝis kaj pluraj okazaĵoj prezentitaj estis same maltrankviligaj, sed per sukcesa maniero, laŭ rekomendo afiŝita en mia laborejo en malsanulejo, kontraŭ anima forbrulo: “kiam problemo aperas, mi solvas ĝin tuj; se mi ne povas solvi ĝin, ne temas pri problemo, sed pri sensencaĵo”, mi lokis la informon ien flanken en mia cerbo.

Post kelkaj horoj mi enlitiĝis kaj ekdormis.

De tempo al tempo mi sonĝas. Tiu ĉi sonĝo estis nekredeble klara kaj mi memoris ĝin post la vekiĝo. Mi estis fruktarbo en aleo. La arboj kunvenis kaj diskutis pri la faligo. Mi laŭte parolis. Komune ni prilaboradis kontraŭproponon: forigon de aŭtomobiloj, ĉar ili moviĝas kaj povas maltrafi nin kaj ni tiun eblon ne havas, krome ni prizorgas ekvilibron en la naturo, male al aŭtomobiloj, kiuj la naturon damaĝas. Pli klare ol suno estis, kaj nur stultulo dirus la malon, ke mankas demokratio.

Mi vekiĝis je la kvara horo kaj la sonĝon priskribis. Nu, legu! Io estas grava pri arboj...

GLOSARO

damaĝo: materia aŭ morala perdo

kolizii: fortege tuŝegi sin reciproke

cerbo: organo rigardata kiel la sidejo de la penso k prudento

aleo: irvojo en ĝardeno aŭ parko, inter du vicoj de arboj