Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

PROZO

Paulo SILAS — Brazilo

Lingvolernado X la kurteco de la vivo

Ĉu estas dogmo ĉe la esperantistaro, ke lingvolernado nepre necesas kaj bonegas? Esperantistoj estas lingvemuloj kaj Zamenhof iom kulpas pri tio. Rompi la lingveman dogmon riskus nur homo, kiu iel ne timas ricevi trofruan morton aŭ perdi la reputacion de serioza homo. Mi pensas, ke mi estas la ĝusta homo, kiu pretas malpurigi la manojn en ĉi malnobla tasko.

Februarkomence, kiam alproksimiĝis la karnavalo, kiu konsistigas unu el la plej longaj inter la libertempoj en Brazilo, mi decidis uzi parton el mia laŭleĝa rajto ferii kaj tiel kunglui mian privatan libertempon kun la karnavalaj naciaj feriaro. Jam de kvin jaroj mi ĝuas multe legi esperantlingvajn librojn, ĉefe romanojn. Tial, por la baldaŭa relative longa libertempo, intensa legado normale enlistiĝis en la tagordo. Sed pro dubo, kia rare okazis ĉe mi dum tiu jardekduono da legado, mi ŝanceliĝis kaj ne certis kiel profiti la libertempon. Ĉu mi ree legadu? Eble. Sed antaŭnelonge mi ekinteresiĝis pri la keĉua lingvo, la plej parolata indiana lingvo de Ameriko, kun parolantaro de 8 ĝis 12 milionoj da homoj. Ĉu mi finfine eklernu ĝin? Sed mi estus povinta iri al la plej proksima brazila ĉefurbo (por mi estas Porto-Alegro) kaj partopreni en la karnavalaj festoj. Tiu ĉi eblo eĉ nun ridigas kaj embarasas min. Ĝi restis miamense nur dum tempsparko kaj neniam fariĝis vere realigebla. Mi neniam estis festema homo. Mi do eklernis la keĉuan lingvon.

Multaj bitaj vortaroj kaj gramatikoj, kun siaj konfuzaj, kapkrevigaj, inter-si-ne-kongruantaj ortografioj; inspiraj kantoj kun misteraj sonoj de flutoj min transportantaj al la alteco de Andoj; jutubaj hispanlingvaj videoj de keĉuoj instruantaj la keĉuan; vortoj post vortoj ĉe Memrise kaj dulingva, keĉu-hispana poem-antologio el Peruo, organizita de Julio Noriega Bernuy. Jen mi studanta la keĉuan lingvon. Post unu semajno, mi jam kapablis facile orientiĝi en la multego da afiksoj (la keĉua lingvo estas pli radikale aglutina ol estas Esperanto). Sed meze de mia keĉuiĝo-procezo, mi ekaŭskultis strangajn flustrojn. Ili venis el la bretaro super mia kapo. La esperantlingvaj libroj ankoraŭ ne legitaj ĝemis tiel kompatmerite, ke mia koro ekdoloris.

“Kion vi faras, karulo? Mia Dio! Li forlasis nin! reĵetis nin!... Ni jam estas abomenaj por nia patro. Ho, kial li adoptis nin?! Malbenita estu la tago de nia presado! Eble morgaŭ li piedbatos nin. Eble morgaŭ ni devos cedi lokon al la nacilingvaj libroj. Ni ploru, kamaradoj. Por ni la mondofino alvenis. Ni estas orfiĝintaj ekzempleroj. Nur katastrofon ni povas atendi ekde nun.”

Rimorso regis min kaj mi devis trovi eliron el tia malbona sento. Kial mi perdas tempon kun lingvolernado!? Mi koleris indigne. Mi perdas la fokuson! Bone, ke nun mi ŝatas lerni la keĉuan. Sed morgaŭ? Morgaŭ, kiam mi estos funde lerninta ĝin, mi jam ne trovos la saman ĝuon! Ĉu tiam mi transiros al alia lingvo? Kaj de tiu ankoraŭ al alia kaj tiel senfine ĝis mia malapero el inter la vivantoj? Vi estu realisma homo, Paŭlo Silas. Lingvoj estas iloj. La grava parto de iu kulturo ne estas en la lingvo mem, sed en tio kion oni kreis per ĝi. Aŭ ĉu vere vi pensas, ke la mondrigardo de homo estas malsama nur tial ke li diras “sapallaypi waqachkani” anstataŭ “mi ploras en mia soleco”?*

* Verso de la kanto Chirapaq, de la bando Alborada. La verso kaj la traduko diras la samon, sed la vortpartoj estas ĝuste en kontraŭaj pozicioj. “-ni” indikas, ke temas pri “mi”, en la prezenco; “waqa-” tradukiĝas per “plor-” kaj “-chka-” estas afikso por la imperfektivo. “-pi” funkcias kiel nia prepozicio “en”, “y” indikas ke mi posedas, do “mia”; kaj “sapalla” estas “soleco”. En Esperanto ni unue diras, ke temas pri “mi”. En la keĉua ni diras tion laste. En Esperanto laste ni diras, kiu estis la loko, ĉi-kaze la abstrakta loko/sento “soleco”. En la keĉua venas unue “sapalla”, t.e., la “soleco”. Sama mesaĝo. Malsamaj vortoj kaj vortstrukturoj.

Ĉu per malsamaj lingvostrukturoj mi filozofiumu pri malsamaj manieroj kompreni la mondon? Ĉu ne estus pli “produktive” iri rekte al elkeĉuigoj kaj legi ilin? Traduko estas perfido, oni replikos. Do, ĉiam kiam mi volos scii ion fremdan, mi malfidu la tradukojn kaj eklernu la lingvon en kiu la originalo aperis? Ba! Mi volas legi romanon de Dostojevskij. Mi iros do aĉeti gramatikon kaj vortaron de la rusa. Mi volas legi la verkojn de Nietzsche. Ba! Ekzistas multego pri la germana lingvo. Mi tuj eklernu! Sed nun temas pri romano en la ĉina. Bone. Unu plia gramatiko kaj vortaro. Kaj tiel ĝis freneziĝo? Ekzistas sufiĉe da libroj tradukitaj en la mondo. Aŭ pli specife: ekzistas sufiĉe multe da tradukitaj kaj originale verkitaj literaturaĵoj en Esperanto. Unu vivo apenaŭ sufiĉas por legi ĉiujn. Kial do resti ĉe ilo se ni povas iri rekte al la enhavo? Ĉu nur pro plezuro?

Jen ŝajnas, ke por Zamenhof lingvoj estis ĉiam iloj. Li opiniis nebone dediĉi multe da tempo al lingvolernado. Li diras en sia fama traktaĵo “Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”, ke estas preferinde dediĉi tempon al lernado de aliaj aferoj ol al lingvolernado, kaj ne hezitas meti en malsamajn pesilojn lingvolernadon kaj lernadon de “efektivaj kaj pozitivaj sciencoj”. Mi citas:

Al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la homaro!...

Sed Zamenhof mem estis poligloto. Li lernis lingvojn kaj dum la tuta vivo laboris por disponigi al la esperantistaro multajn literaturaĵojn, kiujn traduki evidente ne eblus sen antaŭa lernado de la koncernaj lingvoj. En tiu traktaĵo, Zamenhof predikis al aliuloj fari tion kion nur pretere li pervive praktikis. Se li dezirus pruvi, ke lia lingvo memsufiĉas, li estus fariĝinta nia plej unua originala literaturisto. Sed li elektis unue pruvi la funkcii-kapablon de la lingvo per tradukoj, lasante al posteuloj la taskon krei originalan literaturon. Li tiel eternigis lingvemon en la Esperanto-komunumo.

Miaj esperantlingvaj libroj sur bretaro povas spiri pli libere kaj malpli fanatike. Eble en la sekva longa libertempo mi preferos legadi ilin. Mi pensas, ke mi agos pli trafe se mi interniĝos pli foren ene de la literaturĝangalo Esperanta kaj portugallingva (mia denaska lingvo) ol en la vortlabirinto de lingvemo sen fino.

Zamenhof elektis unue pruvi la funkcii-kapablon de la lingvo per tradukoj, lasante al posteuloj la taskon krei originalan literaturon. Li tiel eternigis lingvemon en la Esperanto-komunumo.