Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Sukceso en la ĝenerala voĉdono (Michael Boris Mandirola)

La Ĝenerala Voĉdono pri la Statuto de UEA sukcesis kaj ĉiuj proponitaj ŝanĝoj estis enkondukitaj kun amasplejmulto.

Landaj kaj fakaj asocioj abundege voĉdonis, sed konsiderante ke oni devis poŝte voĉdoni, eĉ la pli ol 32% da voĉdonintaj individuaj membroj (pli ol kutime por komitatanoj B) estas konsiderinda atingo kaj ĝi lasas al ni herede asocion kiu havas la ŝancon funkcii pli bone, kie sindeteno ne plu povus bloki statutŝanĝojn, kie voĉdonoj povas okazi rete kaj kiu agnoskas la juran sendependecon de sia junulara sekcio.

TEJO kaj UEA venkis, ni sukcesis tion kion pluraj generacioj da aktivuloj strebis dum la pasintaj jardekoj ofte trovante murecan sinteno de la alia flanko. Estis vere tre bona sento konstati ke la granda plejparto de la membraro agnoskis la realon de jure memstara TEJO kaj esprimis sin respekte al la junularo.

Cetere TEJO, jure kaj decide sendependa, restas tamen junulara sekcio de UEA: komunas ne nur nia lingvo Esperanto, sed nia oficejo, la junaj membroj, la kotizosistemo kaj multo plia. Tial mi kredas ke estas nia tasko kiel junularo instigi al la modernigo de nia gepatra organizo (kies strukturoj, kiel ekzemple la membrosistemo, restas komunaj).

La enkondukitaj amendoj estis la plej necesaj kaj kiel pruvis la rezulto, vaste kunsubtenataj, tamen pluraj aliaj ŝanĝoj prokrastiĝis. Ĉi tiu statutŝanĝo estis unua etapo de pli vasta strukturreforma procezo kaj mi esperas ke, kiel laŭplane, la dua paŝo estos reformo de la membrosistemo kun

- Amikoj de Esperanto (senservaj senkotizaj membroj, kiujn TEJO jam enkondukis), kiuj ricevos niajn novaĵojn kaj kiujn ni povos informadi.

- Pli justaj kotizoj, kiuj multe pli forte respegulu la malegalecon inter la pli riĉaj kaj malpli riĉaj landoj

- Pli rete orientitaj servaroj por malaltigi la elspezojn por la membroj kiuj ne bezonas aŭ ne deziras paperon.

Mi forte kredas ke tiuj ŝanĝoj povus renversigi la membrofalan tendencon kaj ebligos al niaj organizoj atingi multe pli da homoj, tiel kreskigante nian agadon.

En TEJO la Ĝenerala Voĉdono sankcias la finon de plurjara strebado, kiu kulminis jam en pasinta julio kun la akcepto de nia nova Statuto.

Nur kelkajn tagojn post la UK, ni renkontiĝis en la CO kun eŭropa funkciulo, kiu plurfoje substrekis la neprecon esti aparta memstara organizo por rajti je la aljuĝita subvencio. Estis bona sento povi jesi sen timi demandojn, kun nia Statuto freŝprintita kuŝanta sur la tablo malkaŝe kaj senhonte. Estas nekredeble liberige kaj pozitive finfine povi rilati kun aliaj instancoj sen la timo ke jardekoj da laboro disfaos pro nia problema strukturo. Ni ne plu bezonas kaŝi nin malantaŭ ambiguaj formuloj kaj devojigi demandojn pri tio kiel ni funkcias. Restas tamen grava solvenda afero: nia membroombro. Ni bezonas esti pli, multaj pli kaj ankaŭ tial ni nun malfermas novan kampanjon por kolekti Junajn Amikojn de Esperanto. En la nova plurlingva retejo de UEA eblas iĝi Amikoj de Esperanto per la jena ligilo:

http://esperanto.net/eo/amikoj-de-esperanto/

Por tio necesas la laboro de ni ĉiuj. Kiom el viaj amikoj vi igos Junaj Amikoj de Esperanto?

Premioj atendos la plej sukcesajn amikigistojn.