Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

IDENTIGAJ DATUMOJ

SES: LA PLEJ BONA OKAZO POR LERNI KAJ PRAKTIKI ESPERANTON

Somera Esperanto-Studado (SES) estas granda internacia semajna Esperanto-aranĝo, kiu proponas al la partoprenantoj ne nur riĉan distran programon, sed ankaŭ intensajn kursojn de Esperanto de ĉiuj niveloj. Tradicie la organizantoj (Edukado@Interreto kaj SKEJ) okazigas ĝin en diversaj urboj de Slovakio, kaj ĉi-jare ĝi okazos en la montara urbo Liptovský Mikuláš. Kutime la tagoj dum SES aspektas tiel: ĉiutage antaŭtagmeze en la programo estas kursoj de Esperanto, kiujn gvidas spertaj instruistoj, posttagmeze eblas partopreni diversajn prelegojn, diskutrondojn, manlaborojn, sportajn kaj aliajn programerojn, kaj vespere la partoprenantojn atendas koncertoj de famaj E-muzikistoj, tradiciaj internacia vespero kaj kuirarta festivalo, kinejo kaj aliaj distraĵoj. Dum SES estas proponataj ankaŭ pluraj duontagaj kaj kelkaj tuttagaj ekskursoj, kiujn partoprenante eblas viziti belegajn lokojn de Slovakio kaj ekscii pli pri tiu ĉi lando.

Someran Esperanto-Studadon partoprenas homoj, kiuj havas diversajn lingvonivelojn. Dum SES vi povas renkonti ne nur partoprenantojn, kiuj volas plibonigi sian nivelon de Esperanto, sed ankaŭ tiujn, kiuj ankoraŭ tute ne parolas ĝin. SES estas grava aranĝo speciale por komencantoj, ĉar ĝi ebligas dum nur unu semajno kaj komenci lerni la lingvon, kaj tuj praktiki ĝin, kaj ekscii pri la movado. Danke al SES homoj ekinteresiĝas pri Esperanto, informiĝas pri diversaj E-projektoj, konatiĝas kun esperantistoj el diversaj landoj kaj ĝenerale malkovras por si Esperantujon. La Organizantoj de SES ne forgesis ankaŭ pri partoprenantoj, kiuj ne tiom interesiĝas pri lernado de la lingvo mem, aŭ jam scipovas ĝin: por ili estas organizita kurso pri E-literaturo kaj E-kulturo, dum kiu oni povas ekscii pli pri famaj E-aŭtoroj, pri tradukado, pri eldonado de E-libroj kaj recenzado de beletraĵoj. Multajn librojn en Esperanto eblos tuj aĉeti en la riĉa libroservo surloke.

Ĉi-jare dum SES eblos trapasi lingvan ekzamenon pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), organizitan de UEA-ITK. La partoprenantoj elektos la nivelon, sur kiu ili volas ekzameniĝi, kaj la formon de la ekzameno: eblas elekti la kompletan, kiu inkluzivas ambaŭ: la skriban kaj la parolan partojn, aŭ nur unu el ili. Ĉiuj, kiuj sukcese ekzameniĝos, ricevos kvarlingvan oficialan diplomon, eldonitan de ŝtate agnoskita hungara ekzamencentro ITK. La KER-ekzameno baziĝas sur eŭropaj normoj, pro kio la ricevita diplomo estas internacie agnoskata kaj traktata samkiel aliaj lingvoekzamenaj dimplomoj. Aldone okazos fina sesio de la 2-jara EU-projekto inter CEM en Nowy Sacz (PL), ICH en Herzberg (DE) kaj E@I en Partizánske (SK), dum kiu elektitaj personoj trejniĝis por esti instruistoj aŭ/kaj gvidantoj de E-kluboj/eventoj. Alia grava aktivaĵo, okazigota dum SES, estas la tria parto de la EU-projekto Pri volontula lingvoinstruado (angle: Best Practices in Teaching), en kiu TEJO estas partnero. La celo de tiu ĉi projekto estas trejni novajn instruistojn de Esperanto, kaj ĝin sukcese partoprenas junuloj el diversaj landoj.

Sonja Zareckaja

E@I-volontulo