Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Sporto: Ĉu vere socie virta?

Luc GOUVERNEUR — Francio

Reklamo por granda ĉeno de sportvendejoj, aktuale videbla sur la televidaj ekranoj de Francio, gurde propagandas: “Sporto estas ĝojo!”. Ĉar ja certe nia nuntempa socio emas valorigi sporton pro ĝiaj altaj meritoj kaj valoroj.

Sed kio vere kaŝiĝas sub tiu vorto “sporto”? Se temas pri korpaj ekzercadoj kaj kolektivaj ludoj, kies celo estas trejne partoprenigi ĉiujn, jes ja, tia aktiveco certe estas konsilinda, plezurdona kaj saniga, ne nur korpe sed ankaŭ mense. Sed sporto montriĝas ankaŭ ofte kiel instituciigita sistemo el (ĉefe) korpaj konkuradoj universale reglamentitaj, kies fina celo estas la elstarigo kaj imponigo de rekordo kaj de rekordulo, danke al normigita mezurado kaj tutmonda komparado de individuoj.

Kvankam sporto plu konservas sian bonfamon kaj sian logipovon en preskaŭ ĉiuj tavoloj de la tutmonda loĝantaro, eblas tamen ja facile “skizi portreton” malpli senpekan de tiu sama sporta mondo.

Sporto monprofita

Ekde kiam Britio komencis instituciigi ĝin, fine de la dekoka jarcento, sporto troviĝis tuj ligita al financo pro la sistemigo de vetoj en ĉevalkuradoj, boksmaĉoj, kokbataloj ktp. La intermiksiĝo de sporto kaj mono, nun ĝisnaŭze mirkonsterna, venas fakte nur de ja logika evoluado. Tiel, olimpikoj, mondpokaloj, turniroj, ĉiuj tiuj grandegaj spektaklegoj aktuale enfluigas multege da monaĉo en malklaran buljonon, kie miksiĝas investaĵoj sponsoraj, publikaj, politikaj kaj fine neeviteble koruptaj. Ekzemple, nur la futbalan tutmondan negocon oni taksis je 400 miliardoj da eŭroj jarjare! Kaj ĉu decas paroli pri la enspezoj de multnombraj ludantoj? Ludantoj vendeblaj de teamo al teamo, samkiel ordinaraj sed tamen luksegaj varoj? Mono naskas monon, kaj nepre daŭru la spektaklo!

Sporto kaj dopado

Por la sukcesa funkciado de tiu sporta spektaklego, necesas ke rekordojn oni rompu, ke oni kuru kaj naĝu ĉiam pli rapide, ke oni saltu pli alte... Ĉar la korpaj kapabloj havas siajn limojn, por atingi kaj resti sur superaj niveloj la atletoj ne havas alian eblon ol trompado, same kiel la aliaj. Jam sufiĉe da skandaloj kredigas je ĝenerala dopado de la altnivela sportistaro. Ekzemple, nur dek atletoj sukcesis kuri cent mentrojn en malpli ol 9,80 sekundoj, sed poste, naŭ el ili estis eltrovitaj doppozitivaj. Krome, ĉu vere kredeblas, ke la Internacia Federacio de Futbalo (FIFA) ne trovis eĉ spureton de dopantaĵo en preskaŭ dudek kvin jaroj? Fakte, la kontraŭdopa batalo praviĝas nur ĉar oni nepre enmensigu koncepton de sporto pura, senmakula. Se ne, la tuta kredindeco de sporto kaj ĝiaj brilaj eksterordinaraĵoj kaj spektakloj povus malkreski, malcertiĝi. Dopado estas mondskala merkato de 30 miliardoj da eŭroj jare, manregata de grandaj mafioj.

Sporto, opio de la popolo

En la demokratiaj landoj same kiel en la aliaj, sporto estas tutcerte la plej taŭga rimedo por deturni la atenton de la loĝantaro el la socialaj problemoj kaj konfliktoj. Ekzemple, kiam Francio gastigis en 2016 la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon, tiam la lando estis forte skuata de strikoj kaj manifestacioj kontraŭ sociala leĝprojekto. Sed ekde la komenco de la unua matĉo, ĉio fine reordiĝis. Ĉio okazis glate... kaj eĉ la malakcepitan leĝon oni fine tuj poste favore voĉdonis, sen plua kontestado. Tiaj okazaĵoj vidiĝis ankaŭ aliloke, interalie en Brazilo, tial oni ne opiniu ke tia sinteno estas nur tipe franca!

Sporto naturdetrua

Sporta spektaklo certe gajnas ĉiujn matĉojn kontraŭ naturprotektado. Ekzemple, unu el la laste konstruitaj stadionoj, en la urbo Liono en Francio, malaperigis subbetone 51 hektarojn da agrikultura tero por 60 000 sidlokoj, aŭtoparkejoj, hoteloj, butikoj, kiuj evidente nepras por rigardadi dudek du ŝotantajn milionulojn... Oni aldonu krome akvumadon, hejtadon, lumigadon... tute ne energiŝparemajn!

Ankaŭ la grandegaj tutmondaj konkuradoj havas tiurilate bonan lokon en tiu ĉi konkurso. Ĉar tiaj eventoj estas bonega okazo, por ke la organizantaj ŝtatoj montru siajn potencon kaj kapablon al la tuta mondo. Por la Vintraj Olimpikoj de Soĉi, Rusio, en 2014, estis konstruitaj tuta vintrostacio, olimpika vilaĝo, stadiono kaj multnombraj sportinstalaĵoj, sen paroli pri la adapto de la flughaveno. La fina fakturo sumiĝis 40 miliardoj da eŭroj... Kaj kiom kostos la Futbala Mondpokalo planita en Kataro en 2022, por kiu miloj da sklavlaboristoj estas nuntempe konstruantaj naŭ stadionojn... klimatizitajn! Sporto: 1 — Planedo: 0!

Sporto transhumanisma

Oni nun jam antaŭvidas ke la homa korpo, kvankam dopita, post kelkaj jaroj atingos siajn biologiajn limojn. Do, kiamaniere eblos plu rompi la rekordojn, kio nepras por daŭrigi sportajn negocaferojn? Kial tiukaze ne uzi robotikon? Tio videblis jam en la bicikla sporto, kiam anstataŭ (aŭ krom?) dopado, iuj kaŝe fiuzis elektrohelpitan biciklon por gajni. Fakte, kial ne ekipi rekte la korpojn? La Para-Olimpikoj jam utilas kiel montrofenestro de tiu evoluo, interalie pere de la plej fama handikapita atleto, Oscar Pistorius. Provizita per metalaj protezoj anstataŭ gamboj, per siaj rezultoj li povis rivale konkuri kun nehandikapuloj. Kaj alveninte duavice en la finalo de la 200-metra kurado de Para-Olimpikoj, li eĉ riproĉis la venkinton, ke tiu uzis protezojn pli longajn ol liajn. Kiuj fine kuros pli rapide el inter handikapuloj kaj nehandikapuloj? Kion pensi pri Joseph Pleban, ekstremsportisto kiu, 23-jara, ĉar lia maleolo, dolora kvankam sana, ĝenis lin en liaj sportaj rezultoj, decidis esti amputita por akiri protezon? Dum kelkaj riĉaj sportistoj eksperimentas materialojn, kiujn plejparto de la handikapuloj neniam kapablos al si aĉeti, oni daŭre atendas, ke publikaj lokoj estu alireblaj por ĉiuj...

Sporto virvirisma

La sporta institucio estis longtempe rezervita al la viroj, danke al kio ili akiris kaj trejne prizorgis sian virecon. Ja logike por Pierre de Coubertin, la kreinto de la modernaj Olimpikoj, kiu estis ne nur mizogino, sed krome rasisto kaj koloniisto. Kiam sporto fine akceptis virinojn, ĉu ĝi helpis tiam ilian emancipadon? Nenio malpli certas, ĉar la sporta institucio, kiu obsede emas hierarkiigi, plu baziĝas sur supereco de la viroj antaŭ la virinoj.

Krome, ĉu eblas kredi, ke pro nuraj sportaj kialoj la federacio de plaĝa flugpilkado dekretis, en 1996, regulon pri la kuloto de la teamaninoj, kiu, ĉe la kokso, ne estu pli ol 7 centimetrojn larĝa?

Sporto naciisma

Ĉiuj ŝtatestroj, kaj precipe diktatoroj, ja komprenis la gravecon de grandaj sportaj eventoj. Oni memoras tiurilate la Olimpikojn de Berlino en 1936, per kiuj Hitlero ja intencis propagandi la reĝimon kaj pruvi la superecon de la “arja raso”. Sed oni malpli parolas pri la Futbala Mondpokalo de 1934 en Italio, kiun la faŝista reĝimo nepre volis gajni. Sian celon ĝi atingis: 11 vunditoj dum la matĉo kontraŭ Hispanio!

Sporto vekas ne nur naciismon, sed ankaŭ regionan kaj urban ŝovinismon, kiu ne malofte okazigas perfortojn, stratbatalojn, dramojn...

Sporto faŝisma

La sporta institucio montriĝas ĝisoste klasifikema, t.e. determini laŭ mezuroj, kiu estas la unua, kiu estas la dua, la tria... cele al hierarkiigo kaj klasifikado de individuoj. Temas fine pri vasta diskriminacia komparskalo de la korpaj kapabloj de individuoj.

Ja notindas, ke la totalismaj reĝimoj, kiuj de ĉiam provis (kaj daŭre provas) sufoki arton kaj kulturon, emas helpi kaj disvolvi la praktikadon de sportoj.

Sporto fakte estas tiurilate nur la spegulo de ja bedaŭrinda mondskale disvastiĝanta inklino de nia homa socio al individuismo. Ekde la knabaĝo oni instruas, interalie pere de sporto, ke oni estu la plej bona, la plej forta, la plej efika, eĉ se, por atingi sian celon, oni subpremu kaj forlasu survoje la aliajn. Ĉu taŭgas tia modelo? Ĉu ĝi estas socie virta?

Artikolo grandparte eltirita de raporto de Nicolas Bérard en la 128-a numero de la franclingva ĵurnalo “l’âge de faire”. Dankon al la redakcio pro ĝia afabla permeso.

Mi krome citu “Le sport ou la passion de détruire” (Sporto aŭ la plezuro detrui) de Patrick Vassort, “Le sport contre les femmes” (Sporto kontraŭ virinoj) de Ronan David, eld. “Le bord de l’eau”, kaj “Manifeste des chimpanzés du futur” (Manifesto de l’ estontaj ĉimpanzoj), eld. “Service compris”.