Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Scienco

Veronika POÓR — Hungario

Publikigu aŭ pereu?

Jen la ofta diro en la scienca mondo, kutime kun malkonsenta, sed rezigna tono. Pri kio temas? Nuntempe en la mondo de la sciencistoj tre gravas montri la sukceson de la laboro, ĉar pro la sistemo ofte estas konkurso inter sciencistoj. Sed kio estas la mezuro de la sukceso de la esplorlaboro? Ĉu la sukceso dependas de tio, kiom malfacila estis fari la inventaĵon? Ĉu kiom da vivoj estis savitaj? Ĉu kiom ĝi influas la sciencan mondon? Nu, tiujn aferojn tre malfacilas mezuri senpene, kompareble, rapide kaj... ekzakte. Tial nuntempe oni uzas — krom kiom da mono iu gajnis por la esploro — la kvanton de la publikaĵoj por mezuri la sukceson. Ja publikigi estas grave: kial iu faru esploradon, atingu rezultojn, se poste tiu ne montras ilin, aliaj homoj ne scios pri ĝi kaj sekve ne povos utiligi ĝin? La unuopa sciencisto estas nur briko en la kastelo de la scienco, kaj brikoj ne vere utilas, se ili ne kunligiĝas. Komunikado, informado kaj sekve publikaĵoj estas tio, kio kunligas la sciencistojn la cerbon de la sciencistoj. Aldone, por publikigi ion, oni devas havi rezulton. Do jen la pruvo ke mezuri publikaĵojn estas la perfekta mezurilo por scienca sukceso. Aŭ ne?

Ni rigardu do la efikon de la nuntempe uzata sukcesmezurilo por la sciencaj publikaĵoj. Pli kaj pli da artikoloj aperas, do ni povus pensi, ke ĝi bone funkcias, ja la sciencistoj pli kaj pli da rezultoj havas, ĉu ne? La respondo estas iom tikla. Ja estas pli da publikaĵoj, do la kvanto kreskis, tio estas fakto. Tamen, pri la kvalito jam estas duboj. Ofte la verkintoj mem opinias, ke ilia artikolo ne tiom bonas, ĝi estas verkita nur por atingi la celitan ciferon. Tio ne nur malbonefikas pro la malaltigado de la averaĝa nivelo, sed ankaŭ ĉar tiel la esploristoj devas elspezi multe da tempo por pensoj ne rekte rilataj al tio, kion ili devus fari: esplori, kaj sciigi la rezultojn. En la nuntempa sistemo, esploristoj devas regule zorgi pri ciferplenumado, pri tio, kiom da artikoloj verki, kaj tial ili ofte ne havas tempon por fari la esploron, kiu ebligus grandan paŝon antaŭen. Aldone, pro la multeco de artikoloj verkitaj nur por povi publikigi, esploristoj devas elspezi multe da tempo por tralegi maltaŭgajn artikolojn. Tiuj du ekzemploj jam sufiĉas por sentigi la malefikecon kaj maltaŭgecon de la sistemo, malgraŭ ke mi ne parolis pri la longaj laborhoroj de la reviziantoj (kiuj juĝas pri la indeco de la artikoloj) kaj aliaj tempoperdigoj. Tamen, estu ĉi tie iu verviva ekzemplo, kion ni povintus perdi, se la nuna sistemo estintus aplikata en la pasintaj jaroj.

La Granda Teoremo de Fermat, nome ke “Ne ekzistas pozitivaj entjeroj x, y kaj z tiaj, ke validas xn + yn = zn, por ia natura nombro n pli granda ol 2.”* estis unu el la plej famaj frazoj de la tuta historio de matematiko, multaj matematikistoj klopodis ĝin pruvi. Eĉ okazis ke iu, nesukcesante pruvi ĝin dum sia vivo, lasis sian heredaĵon al la solvonto. Malgraŭ la klopodoj, dum iom pli ol 350 jaroj neniu sukcesis pruvi la konjekton, ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, kiam Andrew Wiles, brita matematikisto, prezentis sian solvon de la teoremo. Sed kial mi mencias tiun rakonton? Tiu rakonto malfacile povus esti en la hodiaŭaj tempoj, ĉar Andrew Wiles laboris dum 9 jaroj por pruvi la teoremon, kaj el tiuj 9 jaroj, dum 5 sinsekvaj jaroj li nenion publikigis. Li ne havis eĉ unu publikaĵon. Tiom longan paŭzon la nuna sistemo ne tolerus kaj li plej verŝajne devus serĉi alian laboron. Feliĉe la rakonto okazis antaŭ 20 jaroj, kiam la sistemo estis malpli konkura kaj pli elasta, tiel la mondo povis profiti de liaj talento kaj laboremo.

* http://eo.wikipedia.org/wiki/Matematika﹍pruvo#Famaj﹍pruvoj﹍de﹍historio, 10a de majo 2014

Ĉu estas solvo?

Ja tio estas la ĉefa demando, kiun oni devus respondi por eviti ke estontece la samo ripetiĝu. Se estus facile ĝin respondi, verŝajne homoj jam respondintus (la unua mencio de “publikigu aŭ pereu” okazis ja antaŭ longa tempo, en la 1930-aj jaroj) kaj ni vivus en mondo pli taŭga por esplorado. Mi mem ne havas solvon, tamen mi ŝatus mencii kelkajn ideojn. Mi pensas ke plej grave estas redoni al la sciencistoj la antaŭe havitajn respekton kaj fidon, kaj al la universitatoj la taskon doni esploristan diplomon nur al tiuj, kiujn ili taksas taŭgaj por tiu kariero. Aldone, ĉar mi vidis la plej akran kaj malrespektan konkurson inter sciencistoj kiam temis pri (re)dungiĝo, mi proponus ke post la diplomiĝo, ĉiuj diplomiĝintoj de tiuj fakoj ricevu nefiniĝantan kontrakton. (Ili ja povu ŝanĝi siajn postenojn, sed ili ne plu havu la devon re- kaj rekandidatiĝi ĉiujn kelkajn jarojn.) Tiu sistemo ne estus perfekta, sed tamen koncentrus la plej akran konkurson al la komencaj jaroj de la sciencista kariero, ŝparus monon kaj tempon por la tuta socio kaj helpus al sciencistoj pli koncentriĝi al scienco, esplorado kaj, fine, plibonigado de la mondo, kie ni vivas.

Tamen, eĉ tiel, malgraŭ ĉio, scienco mojosas kaj la atingoj, la novaj scioj ofte nekredeblas.

Do ĉi tie, en tiu ĉi rubriko ni prezentos al vi sciencajn temojn, pri kiuj junaj esperantistoj esploras, kaj ofte ankaŭ verkis artikolon por Scienca Revuo.

https://scienca-revuo.info/issue/archive

Por legi la arkivon de la Scienca Revuo

*****

Tiu ĉi rubriko estas konstanta rubriko de la komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado (SFA). SFA faras diversajn agadojn, unu el ili estas ĝuste helpi por verki sciencajn artikolojn, kunverke kun Mélanie Maradan: http://tinyurl.com/helpiloSFA. Vi estas bonvena skribi al sfa@tejo.org, se vi interesiĝas pri agado per Esperanto por scienco, fako aŭ organizi sciencan kaj fakan agadon.