Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ARTO

Publikigu Sekreton

Cyril Vergnaud

<hsia@mail.com>

Venontjare en Tajvano okazos literatura festivalo, kie ankaŭ estos Esperantaj ekspozicioj. Unu el la la ekspozicioj estos la projekto “publikigu sekreton”. Ĝi estas Esperanta versio de PostSecret-projekto, kiu estas longdaŭra komunuma arta projekto kie homoj anonime publikigas siajn sekretojn sur poŝtkartoj.

Via sekreto povas esti bedaŭro, timo, perfido, deziro, konfeso ktp. Sed tio, kion vi malkaŝos devas esti vera kaj necesas ke vi neniam antaŭe parolis pri tio kun aliaj.

Kiel partopreni?

Prenu poŝtkarton (aŭ elkreu ĝin), anonime skribu vian sekreton, stampu kaj sendu la karton.

Klopodu ke ĝi estu mallonga (ne uzu tro da vortoj), legebla (grandaj kaj belaj literoj) kaj arta (uzu la poŝtarton kvazaŭ kanvason)

Se vi aŭ viaj amikoj volas partopreni, mi povas sendi al vi blankajn poŝtkartojn. Nur diru al mi kiom da blankaj kartoj vi bezonas kaj mi sendos ilin al vi. Kompreneble, oni povas uzi normalan karton aŭ krei propran kaj skribi, glui ion, ktp.

Ekzistas oficiala retejo de la projekto, kie oni publikigas la poŝtkartajn sekretojn. Tie vi povas inspiriĝi: http://postsecret.com

Sendu viajn sekretojn al:

PUBLIKU SEKRETON
Rm2, 4F, No1.
Gongde 1st St. PingTung City,
PingTung County 90067.
Taiwan>