Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

PUPEKSPOZICIO

Monda Pupekspozicio 2013 en la urbo Higashikagawa

Etsuo MIYOSHI - Japanio

Kun la rekorda nombro de 15 000 vizitantoj, finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la urbeto Higashikagawa [Higaŝikagaŭa, loĝata de 32 000 personoj. Al ĝia ĉi-jara sukceso kontribuis 20 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en eksterlandaj ĵurnaloj, televidilo kaj radio. Ankaŭ la turisma departemento de la kroata ambasadejo en Japanio, la pola kaj la argentina ambasadejoj diskonigis informojn pri la ekspozicio pere de siaj hejmpaĝoj.

La ekspozicio estis ĉi-jare dediĉita al Pollando por omaĝi la naskiĝlandon de D-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto. La pupkolekto nun kalkulas je pli ol 800 pupoj surhavantaj tradiciajn kostumojn el 44 landoj kaj ĝi estis farita danke al la tutmonda esperantistaro. Inter la polaj pupoj troviĝas ekzempleroj el porcelano, donacitaj de la pola ambasadejo en Japanio kaj de la pola Ĉekarpata Provinco kaj ankaŭ paro sendita de la vojevodo de Silezio, 8 pliaj venintaj nome de la vojevodo de Mazurio kaj 17 donacitaj de Interretaj amikoj.

“Ĉi tiu pupekspozicio estas okazo por lerni pri aliaj kulturoj kaj kreskigi la popolan interkompreniĝon” emfazis dum sia parolado en la malferma ceremonio la ambasadoro de Pollando en Japanio, s-ro Cyryl Kozaczewski. Ĝin ĉeestis ankaŭ la guberniestro de Kagawa, s-ro Keizō Hamada, la urbestro de Higashikagawa, s-ro Hideki Fujii kaj aliaj aŭtoritatuloj pri kulturo kaj turismo de la regiono.

Atentokapta por la ĉeestantoj kaj la amaskomunikiloj estis, ke la edzino de la pola ambasadoro, iliaj du filinoj kaj nia pupambasadorino veninta el Pollando, Agnieszka Mozer, portis tradiciajn polajn kostumojn.

Gastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per muziko de Chopin kaj bildoj de tiu muzikisto kaj de Koperniko. Tutmura mapo pri Pollando montris la diversajn guberniojn kaj sur 16 podioj estis prezentataj pupoj laŭ sia gubernia deveno. Samsalone kaj ĉirkaŭite de pupoj el Pollando kaj Centra Eŭropo oni prelegis pri Pollando kun la ĉeesto de 70 personoj.

Enketado montras, ke la vizitintoj pozitive taksis la ĉeeston de la ĉarma pola pupambasadorino, la diversajn informojn prezentitajn en la landaj standoj kaj ili esprimis sian esperon pri la plua okazigo de la pupekspozicio. Plie, homoj esprimis sian rekonsciiĝon pri la kultura valoro de la japanaj pupoj. 50% el la vizitantoj sciigis, ke ili scias, kio estas Esperanto, ke ĝi necesas por la monda paco, kaj kuraĝigis la esperantistojn daŭre agi malgraŭ la nuna dominado de la angla.

La pupekspozicio estas evento ĉiujare organizata de la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa (Kagawa, Japanio) kaj okazanta en ĝia sidejo en Hiketa. Ĉi-jare ĝi povis kalkuli je la aŭspicio de la ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo de la pola respubliko, la ambasadejo de Pollando en Japanio kaj la polaj provincoj Lubuŝio, Mazovio kaj Silezio.