Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Vladimir Putin ne estas demokratia prezidento de Rusio. Li venis al la potenco danke al interkonsento de kelkaj potenculoj kaj poste li faris ĉion por ke la elektoj ne plu tuŝu la loĝantojn de Kremlo. Ĉiutage okupiĝante pri plia uzurpado, koruptado kaj promesado, Putin finfine venis al vera diktatora reĝimo, kiu ne kapablas je ekonomia sukceso. Tial, por savi sian tronon, Putin komencis serĉi iun alian vojon por pruvi sian bezonatecon al Rusio. Kaj li ne trovis ion pli bonan ol ataki najbarajn landojn per sia teror-maŝino, samtempe kreante miton pri tio, ke li estas firma caro-konkeranto de la teritorioj, kiuj iam apartenis al la Rusia imperio.
Putin jam delonge havis aneksoplanojn pri najbaraj landoj, Nu... por ajna okazo. Kaj kiam pro protestoj falis la reĝimo de Janukoviĉ en Ukrainio, kiu fakte estis malforteta kopio de la reĝimo en Rusio, Putin tuj eksentis grandegan danĝeron por si mem en Moskvo. Putin decidis ”mortigi kelkajn leporojn”: deflankigi la atenton de la rusianoj for de la ekonomiaj problemoj, mortigi la spiriton de la ukrainaj protestoj kaj montri al la aliaj popoloj, ke se ili elektos juran kaj demokratian vojon, la reĝimo tion ne toleros! Kaj certe, eĉ dormante nokte, Putin pensas pri la plej grava afero — ”necesas savi la tronon!” Kaj pensante pri la trono, Putin planas ke novaj aneksoj permesu al li plu algluiĝi al la trono en Rusio, kaj ankaŭ permesu al li forgesi pri la problemo de la ”malefikeco” de ajna uzurpa kaj korupta reĝimo.
Nun Putin ne povas foriri de sia trono
Ja, se li ne malaperos kaj foriros viva, li tuj trafos tribunalon, li faris tro multe da krimoj kaj militkrimoj, kaj li tion tre bone komprenas. Kvankam tiaj meĥanismoj kiel demokratiaj elektoj aŭ juĝsistemo en la nuna Rusio ne funkcias, povas okazi tiel, ke la krimulon forigos popolaj protestoj aŭ eĉ liaj proksimuloj.
Do, Putin havas ”ruzan planon”, li povas mortigi ekz. 10 000 homojn, kaj se tio pravigos lin en la okuloj de la rusianoj, donante iun politikan aŭ teritorian rezulton, li iros plu, kaj poste planos mortigi pliajn 10 000 homojn.
La minimuma plano de Putin rilate al Ukrainio estas aneksi Krimeon kaj el la Donecka kaj Luhanska provincoj krei novan Ĉednestrion (Moldavia varianto).
La meza plano de Putin estas montri Ukrainion kiel fiaskolandon kaj provi aneksi duonon de ĝi.
La maksimuma plano de Putin estas iom post iom ekregi la tutan Ukrainion.
Laŭ la unua plano, Putin de unu flanko montros al la rusianoj ke Rusio estas imperieto, de alia flanko li kreas grizan zonon, kiu permesos daŭre ĉantaĝi kaj tre malfaciligos por Ukrainio la eblon aliĝi al Eŭropa Unio aŭ al Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Laŭ la dua plano, Putin tute paralizos Ukrainion, kaj tiu ĉi ne plu povos defendi sin en internaciaj juĝejoj kaj akcepti proprajn decidojn. Laŭ la tria plano, la tuta lando fariĝos parto de nova maldemokratia imperio, kie Putin ekokupos la plej altan postenon.
La pasinta jaro montris al Putin, ke li ne kapablas militpreni la ĉefurbon de Ukrainio, kaj ke la lastaj du planoj fiaskis. Tamen, Putin daŭre strebas realigi la minimuman planon, paralele kreante ĥaoson. Ja nur en ĝangala mondo, kie oni timas lin, li povas senti sin komforte.
Por kio la ukraina socio devas esti preta?
La ukraina socio multe evoluis dum la lastaj jaroj, ĝi ne plu kredas ke iu diktatoro povas solvi ĝiajn problemojn. Ĝi iras en direkto, kie ĉiu homo povas esti ne malpli talenta ol ekz. la prezidento de iu ajn lando. Ĉi tiu direkto estas mirinda! Ĝi tre plaĉas al mi. Sed la manko de konkurenco, la malbona juĝsistemo, la grandega nombro de kontrolaj instancoj — tio estas neadekvata al la ukraina socio kaj al la 21-a jarcento. Do, ĉi-kampe necesas fervore labori.
Estas milito kontraŭ diktatora aneksolando kaj estas reformoj - tio estas grandega ŝoko por la socio. Necesas esti pretaj, ke la salajroj kaj la kvanto da ŝtataj subvencioj malkreskos, ke trovi laboron estos pli komplike, ke venis tempo por ŝanĝiĝi. Ukrainoj, ni povas diversmaniere helpi al la armeo. Vi povas vendi ne bezonatajn aĵojn. Eĉ se vi ne estas migrinto el aneksitaj teritorioj (ĉ. 500 000 homoj), ne hezitu translokiĝi se en alia urbo estas bonega laboro. Ankaŭ estu pli komercema kaj konstante penu mem krei por vi laborlokon. Kaj certe ne forgesu pri investado, ja tiamaniere vi ne nur subtenas la estontecon de via familio, sed vi ankaŭ subtenas la ekonomion de la lando.
Por kio la rusa socio devas esti preta?
Ĝi estas piramida: diktatoro, burokrat-propaganda maŝino kaj homoj, kiuj ne ĉiam povas havi adekvatan mondbildon. Ĝuste nun okazas batalo inter tiuj, kiuj volas konduti kiel sovaĝa imperio kaj militi kontraŭ ĉiuj najbaroj pri teritorio, kaj tiuj, kiuj volas vivi en paca, amikema kaj normala lando. Nun en Rusio, la subprema aparato povas esti pli influpova ol racio. Kvankam milionoj da homoj komprenas ke io estas malbona, ke ion necesas ŝanĝi, ili ne vere havas la ilojn por fari tion ĉi.
Rusianoj devas esti pretaj, ke ne-evolupova reĝimo iam fiaskos kaj tiam tuj aperos ploblemo, kiun neniu scias: ”kiel normale estri la landon?”, ”Kiel funkcias normala juĝsistemo?”, ”Kiel funkcias normalaj elektoj?”... Do, tute mankos homoj, kiuj havas sperton pri reformoj. Sed restos la malnovaj Putinaj burokratoj, kiuj ĝis sangoverŝo defendos sian koruptan postenon. Restos homoj, kiuj promesos ion ajn, nur por ekhavi regon super la resursa buĝeto. Kaj se aldoni, ke la rusia socio ankoraŭ ne estas forta kaj memorganizita, do ĝin atendas malkresko de la vivnivelo kaj multaj baroj survoje al sukceso. Tamen, certe eblas aldoni, ke en la estonteco jura kaj demokratia parlamento de Rusio nuligos la krimajn ordonojn de la Putina reĝimo.
Pri pli bona mondo post 300 jaroj
Ni jam multfoje spertis diktatorajn reĝimojn, kaj la homaro devas protekti sin kontraŭ estontaj Hitleroj aŭ Putinoj. Ni devas krei diversajn meĥanismojn por evitigi la revenon de tiaj reĝimoj. Inter tiaj meĥanismoj povas esti: kreo de institucio, kiu organizos regulajn demokratiajn elektojn, kreo de sendependa juĝinstitucio, kiu povu juĝi potenculojn ktp.
Mi pensas ke la tuta mondo post 300 jaroj povos fariĝi iom simila al la nuna Eŭropa Unio. En la mondo estos iu tutmonda parlamento, kie kunsidu ekz. 2 000 regule elektataj homoj, po 10 reprezentantoj el ĉiu lando, ili havu buĝeton ĉirkaŭ 5% de la tuttera ekonomio kaj ĉiujare translokiĝu al nova lando laŭ la alfabeto, kaj ili okupiĝos pri mondaj taskoj, kiel tutmonda varmiĝo aŭ la malriĉeco en Afriko. Kaj ni certe ne bezonos diktatorojn kaj armeojn, sed por krei tion, ni devas pensi pri la mondo kiel unu tuto, kiel unu organismo, en kiu ni ĉiuj devenas de la sama radiko.