Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

PARAPSIKOLOGIO

Radiestezo

José Roberto RUIZ — Brazilo

“La radiesteza diagnozo estas libera. La laboro farata de radiestezisto ne estas la sama kiel de terapiisto, ĝi estas tia, kia la laboro de fizikisto. Fizikisto, ne kuracisto, ĉi tiu estas la devizo, kiun oni devas memori kaj apliki”.

- Charles Brouard -

Kio estas Radiestezo?

Ĉio, kio vivas, sentas kaj elsendas vibrojn. Ĉio en la universo estas konektita. La lingvo de la universo estas kutime nomata energio kaj ni plivastigas tiun koncepton per la kvantumfiziko.

Radiestezo estas la kapablo senti tiun energion. Sed ne sufiĉas ĝin senti, ni nepre bezonas scii kion fari pri ĝi. Tio postulas sciojn pri la fako pri kiu ni laboras. Tial, la radiestezo ne anstataŭas la sciencan scion, sed ĝi estas komplemento, kiun ni nepre uzos por iri preter tiujn sciojn, kiujn la tradiciaj instrumentoj montras al ni.

Skribi pri radiestezo ĉiam estas defio. Kvankam ĝia praktikado datiĝas de antaŭhistorio, ĝis hodiaŭ multaj homoj rigardas ĝin kun antaŭjuĝoj. Tio okazas pro la fakto ke ĝia praktikado estas de multaj konsiderata kiel ligita al mistikismo kaj magio, kun malgranda scienca valoro.

Radiestezo povas esti aplikata al iu ajn fako de la homa scio, sufiĉas ke oni estu radiestezisto kaj havu konon pri la fako, kiun oni esploras. Mi komprenas kiel konon la necesan instruitecon, inkluzive la sciencan. Laŭ mia opinio, ne ekzistas la tre propagandata medicina radiestezo, sed estas la fakulo (kuracisto, flegistino ktp.), kiu estas ankaŭ radiestezisto, aŭ iu, kiu petas helpon de radiestezisto; estas la kuracisto kiu faras la klinikan diagnozon. La saman konduton oni sekvu ĉe aliaj fakoj de la homa scio.

Historio

Precizigi la originon de radiestezo ne estas simpla tasko. Se oni parolas pri registro, citaĵoj estas trovataj en la Biblio, en antikvaj bildoj en Ĉinio kaj Egiptio, kaj en la nordia mitologio. Herodoto, la Patro de la Historio, mencias la uzon de saliko-bastonoj en la 5-a jarcento aK. La maorioj (anoj de Polinezia gento) konsultas la sorĉbastonojn el mahoe-ligno (Alectryon macrococcum kaj A. mahoe) pri tio, kion ili volas scii. La praktiko devenas el la uzo de la “magiaj bastonoj”, sed hodiaŭ la plej populara ilo estas la pendolo.

Laŭ iuj esploristoj, Germanio povas esti konsiderata la origino de la moderna radiestezo, kaj Francio la origino de la medicina radiestezo. En 1913, la franca biologo Armand Vire intense refutis la praktikon de la radiestezo, sed liaj provoj nur rekonis la fenomenon, kiun li fine ne povis objektive klarigi science. La apero de la medicina radiestezo okazis nur kiam la pastroj Jean Jurion kaj Jean-Louis Bourdoux kaj la abatoj Alexis Bouly kaj Alexis Mermet engaĝiĝis en la afero. Estas tiuj, kiuj diras ke la Kaduceo — la simbolo de la moderna medicino — estas bazita sur la bastono de sorĉado.

La vorto radiestezo estis kreita de la abato Alexis Bouly per la kombino de la latina radiko radius (radiado) kaj de la greka radiko aisthesis (percepto) por signifi “percepton de la radiado”. Lia zorgo estis validigi la radiestezon, unue disigante ĝin de ĝia polemika historio, kaj poste, per sciencaj provoj.

Kvankam la radiestezo estas aplikata al diversaj fako-serĉadoj nome: hidrominerala prospektorado; geobiologia, terkultura kaj ekologia, bioarkitektura, arkeologia, kriminala kaj militista, psikologia esplorado; tamen estas la kuracado (medicina kaj veterinara, klinika, homeopata, nutra) tiu, kiu pli allogas la homojn.

La evoluado de la radiestezo kiel tekniko de medicina diagnozo okazis, kiam la pastro Jean Jurion ekinteresiĝis pri la uzo de radiestezo kaj homeopatio. La homeopatio estis studata kune kun la radiestezo pro siaj similaj fundamentoj sur la energia bazo de la sano. Liaj unuaj provoj por diagnozi malsanon estis konfirmita de kuracisto, kaj poste li preskribis homeopatajn kuracilojn helpe de la pendolo-diagnozo. Hodiaŭ, kuracaj radiestezistoj havas oficialan rekonon de la franca Ministerio de Laboro, kiel profesia fako, reprezentataj de la Sindikato de Radiestezistoj kaj la Unuiĝo de Medicinaj Radiestezistoj.

La sukceso atingita de la radiestezo inter konataj kuracistoj evoluigis diversajn specojn de kuracartoj rilataj al la radiestezo, inter ili radionikon (Dr-o Albert Abrams) kaj psionikon (George Laurence), kiuj estas bazitaj sur la ideo, ke la vibroj ĉeestas en eta grado ĉie.

Libro

Estas ĉi-cele, ke mi publikigis la libron Libro-Kurso de Praktika Radiestezo. Mia intenco ne estis elĉerpi la temon, sed doni simplan kaj rektan metodon por labori per radiestezo konscie kaj respondece. Radiestezo estas simple radiestezo, kaj via tuta kompreno kaj scio estas akirata nur per multe da praktikado.

Mi finas ĉi tiun artikolon per alia citaĵo:

“Oni povas argumenti ke multaj radiestezistoj faras ĉiujn tipojn de eraroj. Sed ĉu ne estas multaj kuracistoj ne sufiĉe preparitaj por praktiki sian arton, kaj inĝenieroj kies tasko postulas pli efikajn teknikojn ol ili prezentas? Simile, ekzistas radiestezistoj kaj radiestezistoj”.

- Armand Vire -

Ero el la libro estas disponebla por legi ĉe: http://www.alumiar.com/1511-librokursodepraktikaradiestezo

Scienco?

Kvankam ĝiaj praktikantoj asertas ke ili havas la kapablon senti la radiadon kaj la energion el la objektoj, la radiestezo estas konsiderata pseŭdoscienco ĉar ankoraŭ ne ekzistas publikigitaj esploroj en sciencaj publikaĵoj, kiuj pruvas ĝian valoron.

Tiu kapablo ebligus al la radiestezistoj (kun la helpo de bastonoj, pendoloj k.s.) trovi akvon kaj mineralojn, enterigitajn korpojn, perditajn objektojn, malsanon ktp). Aliflanke, oni asertas ke la movo de la bastonoj de la radiestezoj estas kaŭzata de la ideomotora efiko, nomo de la memsugesto sur senvolaj kaj nekonsciaj korpaj movoj.