Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Jen vi eklegas la lastan eldonon de TEJO-Tutmonde ĉi-jare. La jarfino ĉiam estas tempo, kiam oni reenrigardas kaj taksas la pasintan jaron. Ankaŭ ni nun iom reenrigardos.

Unue mi devas peti pardonon. Certe vi rimarkis, ke en la pasinta eldono de TT mi allogis vin al kelkaj artikoloj, kiujn vi ne trovis. Bedaŭrinde, por ili ne restis spaco kaj mi forgesis reverki la salutvorton. Mi esperas, ke vi senkulpigos min.

Do unue vi legos pri tio, kion mi ŝuldas al vi. Ni revenos ankoraŭ al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazis somere en Ukrainio. Carolin Weemeyer, 29-jara instruistino el Germanio, pripensos, kio bezonatas por bona IJK. En la IJK ni akoraŭ restos — Jonathan Kis-Lev el Israelo estis en ĝi novulo — kaj nun li volas dividi kun ni siajn impresojn.

Ni vojaĝu ankaŭ al Kubo, kie okazis la unua JuSKA. Kio ĝi estas? Legu la koncernan artikolon!

Mi deziras al vi ne nur agrablan legadon dum vintraj someroj, sed ankaŭ belegan etoson dum vintraj festoj, kaj la venonta jaro estu por vi ĉiuj sukcesa, ĝojiga kaj multflanke riĉiga!

Ĝis!

Dan