Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperanta Kongreso en Barato kaj la reekburĝono de la Esperanta Movado

Celante okazigi tiun chi kongreson por revigligi la movadon en Barato, ni ankaŭ volis kuraĝigi la novajn esperantistojn kiuj ne partoprenis iun kongreson jam delonge.

La Esperanta Movado estas ege grava por ke ni kunigu la novajn esperantistojn kaj tiel dividu informojn kaj disdividu spertojn inter ĉiuj kiuj apartenas al tiu komunumo. Dirindas ke de antaŭ longa tempo, ia Esperanta kongreso en Barato ne okazis kaj por ĉeesti Esperantujon oni devis viziti ilin en aliaj lokoj. Per tio percepteblas kiom grava estis tiu kongreso.

Dum la evento oni elektis novan estraron por la Federacio de Esperanto en Barato (FEB): Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU (Ranga); Vicprezidanto: d-rino Mina DAN (Mina); Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva (Siva); Kasisto: s-ino Kirti Krishna RATNOO (Kirti).

La partoprenantoj de la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) aprobis la elekton de tiuj Estraranoj dum la semajnfino (15-16 de Decembro) en Puneo. Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom, kompreneble, de Barato mem, estis s-roj Gafur MIRZO (Uzbekio), Miko SLOPER (Usono / Nederlando), kaj Olexandr MELNYK (Ukrainio). Pro la ĉeesto en la Kongreso de pluraj komencantoj kaj de la du Esperanto-kluboj en Puneo, kaj de aliaj lokoj, ni decidis labori dulingve: en Esperanto kaj la angla. En la neformalaj babiladoj la lingvoj etendiĝis ĝis la hindustana, maratha, telugua kaj malajala. Tiu politiko de lingva inkluzivigo funkciis vere bone por la komencantoj. Krome, ĝi estis bona mesaĝo pri la inkluzivigemo de la movado mem. La komencantoj ĉiuj promesis plibonigi siajn Esperanto-kapablojn.

Fakte, la kongresanoj ekvenis al Puneo jam de la 12-a de Decembro. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj Siva, varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S.S PAL, atingis Puneon nur dimanĉe, kaj do ne povis ĉeesti la Kongreson (sed vidu sube!). La kongres-hotelo estis tuj apud la kongresejo, kaj do ege oportune. Samekiel por SAS-4, ankaŭ ĉi-foje s-ro Juny WILFRED desegnis la emblemon kaj banderolon por BEK 18.

Antaŭ la inaŭguro, la kongresanoj kune matenmanĝis kaj ekkonis unu la aliajn. Dum la inaŭguro je la Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, A. Giridhar RAO bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon, “Barato 19: taskoj kaj defioj”. La ĉefaj el ili estis: (i) la formado de la Komitato kaj elekto de la Estraro de FEB; (ii) skizi kune laborplanon por FEB.

Poste estis la salutmesaĝoj — unue de la ĉeestantoj kaj poste la salutmesaĝoj tutmondaj. Estis abunde klare al la kongresanoj, ke la mondo rigardas al la movado en Barato kun granda intereso kaj espero. Sekvis malferma kaj vigla diskuto pri temo kiun ni pensis interesa kaj aktuala — “Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en epoko de naciismo”. Gvidis la sesion Miko. Aparte por la komencantoj, la sesio estis bona enkonduko al la historio kaj filozofio de nia lingvo.

Posttagmanĝe okazis la unua laborsesio. Dum ĝi estis anoncita la 12-membra Komitato de FEB. Giridhar klarigis la konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplaŭdo la Komitatoj kaj la Estraranojn de FEB. Kun tiu paŝo, finiĝis la ekzistokialo de la Konsilio. Tiuj du organoj nun prizorgos la aferojn de FEB.

Post mallonga paŭzo okazis arta vespero. Miko kunkantigis la kongresanojn per kantoj de la muzikgrupo Kajto. Gafur faris vervajn kaj amuzajn prezentaĵojn: kantojn, anekdotojn, ŝercojn, kaj proverbojn! Ĝuis la kulturan programon ankaŭ la familio Salam, inkluzive D-ro Abdul SALAM, la antaŭan Prezidanton de FEB. La tago finiĝis per bongusta kongresa bankedo.

Dimanĉe, unue Miko gvidis la seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO). Tiucele li uzis unu el la lecionoj de la video-kurso Pasporto al la tuta mondo. Aparte la komencantoj tre ŝatis la videon kaj liajn klarigojn. Giridhar sekvis lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de FEB. La ĉeestantoj kune diskutis la paŝojn eblajn por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis multaj valoraj ideoj pri disvastigo de Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri kunlaborado kun diversaj aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj. Eĉ pli bone, la ĉeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.

Ankaŭ venis du ĵurnalistoj, kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn — la konversacio tiam fluis marathe, angle kaj Esperante. La Kongreso finiĝis per bona, kuna tagmanĝo. Sed ne! Vespere, ses esperantistoj vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, “ĉar s-ro Pal ne povis veni al la Kongreso, la Kongreso iras al li!”

Pluraj esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple, Gafur deklaris: “Mi estas tre feliĉa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi estas kun amikoj kiujn mi konas jam delonge!” Kaj Miko diris: “Mi ege ĝuis la Kongreson, aparte la eblon renkonti tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj ĝis revido!”

La Kongreso tiel grava ke eĉ pri BEK 18 aperis artikolo en la tagĵurnalo Hindustan Times en la 19a de Decembro 2018. En la fino ni decidis kaj dividis laboron inter ni kaj ankaux ni tutcele volas venkigi la movadon per plano.