Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu vi ŝatus partopreni junularajn eventojn en aliaj landoj sed ne havas monon por tio? Jen raporto de la du lastaj partoprenintoj de la projekto “Partoprenu IJK”. Konatiĝu kun ilia sperto kaj kontrolu ĉu vi ne povas esti la venonta partoprenanto.

Karina OLIVEIRA kaj Hanso BECKLIN

Supozeble la intereso naskiĝis same ĉe ambaŭ el ni: ĉeesti forajn kongresojn, trans Atlantiko okazontajn. Sed kiel ilin atingi? Nu, klare per jetoj, per tiuj miraklaj itineroj transirantaj nun la mondon kvazaŭ busoj la urbojn niajn. Malkiel busoj, la jetoj postulas prezon nemalkaran, lukson akcepteblan al esperantistoj dungitaj, sed neniel prireveblan por studentoj kiel ni, kies pli urĝajn kaj lokajn bezonojn ni devas prizorgi unue. Do, en revoj brazilaj kaj usonaj iberiaj kongresoj restu; bone, ni kontentigu nin per la eventoj lokaj kaj enlandaj ĝis Atlantiko, for de la ĉefaj fontoj eŭropaj.

Iun tagon aperis sur la ekrano-Fejsbuke, retmesaĝe, bultene (ni ne plu memoras)-eblo krevigi la feajn vezikojn de niaj revoj kaj enĵetigi nin por Iberien iri. Temis pri la konkurso “Partoprenu IJK”, ĉiujare okazigata de TEJO. Sciante, ke la plej aktivaj junaj esperantistoj ne ĉiam havas grandajn monrimedojn, TEJO ofertas preskaŭ senpagan vojaĝon kaj partoprenon al tiuj, kiujn ĝi konsideras la plej utilaj al la kongresoj kaj al la movado ĝenerale. Ĉi tion ebligas aparta fonduso plenigata per sumoj donacitaj de mecenatoj larĝanimaj kaj per la solidara kaso de la IJK-oj mem, kiu flusas kaj malflusas laŭ la “sukceso” de la kongresoj. (Efektive, ĉiu kongreso estas sukcesa iel-sed per la ĵargono de nia nuna mondo ni parolas ne pri la ĉiam sukcesa anima kuniĝo de la esperantistoj.)

Tamen, ni ne vidis en la konkurso grandan ŝancon; sendube estas pli kleraj, movademaj, kaj utilaj junuloj ie en la mondo, kiujn ili volos vojaĝigi al Eŭropo. Malgraŭ la duboj kaj memfidmankoj, ni plenigis la formularon, pledante por ni mem kaj eksplikante niajn bonajn trajtojn.

Klare ili deziris instruistojn kaj homojn ĝenerale pasiajn pri edukado; ni ambaŭ konsideras tion nia ĉefa agadkampo en Esperantujo; post longa atendado (kaj timo, ke draste altiĝos la flugbiletprezoj) ili diris, ke ni gajnis. Tiam ni ne konis unu la alian nek sciis, kiom granda estas la gajno.

La promesitaj devoj komencis amasiĝi; ni konsentis veni al ambaŭ kongresoj kaj helpi organizi en ambaŭ KER-ekzamenojn. Ili petis Hanson instrui kurson por progresantoj, kaj Karinan instrui al komencantoj, certe la pli malfacila tasko el la du. Ni ambaŭ komencis prilabori niajn instruplanojn, aĉeti flugbiletojn kaj ĝenerale revi.

Post malmulte da tempo ni estis trans Atlantiko en Lisbono, tiu eksimperia metropolo tiom influinta la disvolviĝon de la monda historio. Sed ne nur historiajn kuriozaĵojn ni vidis-ankaŭ belan kongreson ĉeestatan de esperantistoj junaj kaj maljunaj. Post la mildiĝo de la horzonozo, ni aktive partoprenis kaj la prelegojn kaj la kulturajn eventojn vesperajn. Eĉ se la varma aero de Lisbono iomete premis nian korpon kaj anheligis nin pro sia denseco, finfine spiri la aeron de Esperantujo estis facile kaj mirinde.

Sed la frandaĵo atendis nin trans la landlimo en Hispanujo. Komprenu nin-ni amegis la spertojn en Lisbono, sed ne pro ĝi ni partoprenis la konkurson “Partoprenu IJK”. En la buso ni konstatis, ke la metafora hidrargo en la termometro grimpas konstante. Ja estis varme en Badaĥozo, sed ĝi valoris la ŝviton. La kongreso estis en ĉi tiu varma urbo, neglektata de la milpaĝaj turismaj gvidlibroj pri Hispanujo. Kaj des pli bone.

La kongresejo mem povis bone distri nin, kaj ni ja havis multajn devojn! Ni ambaŭ instruis la planitan kurson tre sukcese. Ni ĉeestis la komitatkunsidojn de TEJO kaj vigle diskutis la estontecon de nia afero-ne nur en la junula kampo, sed ankaŭ pli vaste. Hanso eĉ elektiĝis en la estraron de TEJO. Siaflanke, Karina gvidis la ekzamenojn kaj dresis siajn helpantojn kaj ekzamenotojn por ke ili akurate alvenu. Dum kongeso, en kiu tiom da aferoj logas kaj distras, estas malfacile atenti la horloĝon!

Sed ĉio bona devas finiĝi. Post malmulte da tempo ni denove estis en jetoj super Atlantiko, inokulitaj de ĉiuj malesperoj kaj ŝarĝitaj per novaj planoj kaj bonaj amikoj. Inter tiuj amikoj nun kalkuliĝas la samkontinenta kungajninto. Sen la konkurso, la fido de TEJO, kaj nia reciproka laboremo, ĉi tio neniam riveliĝus. Muntu alian stelon sur la muro de mirakloj Esperantaj.

Karina OLIVEIRA kaj Hanso BECKLIN