Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

REAGOJ

Mi tre ĝojas fariĝi abonanto de la revuo Kontakto por 2013. Ĉi-hore mi ĵus ricevis ĝin per mia poŝtkesto el la najbara lando Ugando. Mi multe gratulas vin, revuo Kontakto multe interesas.

Dankon!

Honoré Sebuhoro — Kongo

**

Kara Rogener, mi tuj iris al la reto kaj plezure mi legis ĝin (Kontakto 2013:2). Gratulojn pro la 50-jariĝo! Belege kaj profesiece! Mi tre ĝuis la rakonton de de Ĵenja pri Japanio kaj memoraĵojn de Roman. MoYan... mi sukcesis legi ĝin en la hispana kaj tre ŝatis!

Roberto Sartor — Argentino

**

En Kontakto 2013:1 impresis min la raporto, “Leĝo de malhonestuloj”, verkita de Stanislavo Belov. Tie li informas ke “la averaĝa vivlongo por viroj egalas al 57 jaroj”. Certe tre malalta. Tamen en la portugallingva Vikipedio oni trovas por 2005-2010 nombrojn iom pli grandajn, t.e., 61,56 jaroj. Malgraŭ tio, Rusio troviĝas en la 130ª loko, malpli bone ol Brazilo je la 102ª.

Hilmar Ferreira - Brazilo

INFORME

Foto Konkurso de Kontakto

La konkurso celas montri la rilaton de niaj legantoj kun la revuo. Por partopreni, faru foton de la revuo en interesaj, kreemaj kaj eĉ nekredeblaj situacioj. Vi povas foti ĝin tuj kiam ĝi alvenas al via poŝtkesto, fari foton dum vi legas ĝin en publikaj aŭ interesaj lokoj aŭ peti ke famuloj fotiĝu kun ĝi, kiel en nia apuda foto, en kiu la ĉefaktoro de la filmserio “Esperanto estas...” akceptis esti la korifeo por anonci la konkurson!

Ĉiuj konkursaĵoj estos afiŝitaj en nia fanpaĝo ĉe Facebook kaj la plej bonajn fotojn ni publikigos en la revuo. Fine de la jaro, la 3 plej bonajn fotojn ni premios per senpaga abono de Kontakto por 2014 kaj T-ĉemizoj de TEJO kaj Kontakto.

kontakto@tejo.org

Partoprenu! Sendu viajn fotojn kun la titolo “fotokonkurso”.

Novaj diskoj ĉe Vinilkosmo (LPG/JM.jpg)

La diskeldonejo Vinilkosmo anoncas du novajn albumojn el siaj produktaĵoj. La unua plena albumo de Jonny M. nomata “Regestilo” jam mendeblas kaj “Ĉiamen plu”, la tria albumo de La Perdita Generacio, disponeblas ekde la unua semajno de julio.

http://goo.gl/5pvMO.

La promeskampanjo de Vinilkosmo

www.vinilkosmo.com

www.vinilkosmo-mp3.com

La oficialaj retejoj de Vinilkosmo

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Drogoj

Kiel oni konsciigu pri iliaj danĝeroj? Ĉu la malpermeso estas efika? Ĉu laŭleĝigi ilin estas la plej bona solvo?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por ĉiuj venontjaraj numeroj:

2013:4 — 1a de aŭgusto

2013:5 — 1a de oktobro

2013:6 — 1a de decembro

2014:1 — 1a de januaro

2014:2 — 1a de marto

2014:3 — 1a de majo