Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

REAGOJ

Krom pri atentigo de unu el niaj kunlaborantoj pri eraro en lia teksto, kiu aperis pro kulpo de la ĉefredaktoro, ni ne ricevis reagojn. Se tio daŭros, ni havas la eblojn: fermi tiun ĉi rubrikon, inventi falsajn reagojn aŭ publikigi la spamojn, kiujn ni abunde ricevas. Eblas ankaŭ ke mi uzu la spacon por skribi ion ajn, ĉar lasi ĝin tute blanka ja ne saĝus. Por fari tiun pecon de revuo, oni forhakis arbon, poluis riveron, ekspluatis laboristojn, uzis inkon kaj elektron. Estus granda malŝparo ne uzi adekvate tiun ĉi spacon. Sed antaŭ ol fermi tiun ĉi rubrikon, por ricevi multajn reagojn, ni (krom republikigi artikolojn el Libera Folio) eble provos fari duan numeron pri nia historie plej malamata temo: nuklea energio.

(La redakcio)

...Lastmomente venis tamen unu reago (kio igas mian supran komenton iom banala).

La nova Kontakto venis en plasta kovrilo anstataŭ bruna papera. Ĉu la konsekvencoj por la medio de tia ŝanĝo estis analizataj kaj konsiderataj? La fakto ke plasto produktiĝas el ne-renovigebla substanco (oleo) povas signifi ke ĝi malpli bonas por la medio - sed la produktado de papero (el recikligata papero?!) sendube kostas energion (plejparte oleon). Mi petas la TEJO-estraron kaj Kontakto-redaktoro prezenti siajn konsiderojn!

Sjoerd Bosga — per Facebook

Tio okazis pro la ŝanĝo de la grafikejo, en kiu Kontakto nun estas presata. La TEJO-estraro mem kontraŭas la uzon de tiuj plastaj kovertoj, sed ne malofte ni ricevis plendojn ke Kontakto en papera koverto malsekiĝas dum sia vojaĝo al ricevontoj. Ankaŭ temas pri pli malalta sendkosto. Esperanto cetere estas sendata jam kvin jarojn en plasto kaj neniu ĝis nun plendis. Aldone, la plaston, samkiel la paperon kaj eĉ la revuon mem eblas recikligi. La redaktoro tamen preferas la plastan koverton ĉar ĝia travidebleco ebligas ke centoj aŭ miloj da poŝtoficistoj tra la mondo vidu kiel belas Kontakto!

INFORME

Facililo

Magnus Murrr kreis retan programon por verki facilajn tekstojn por la revuo Kontakto. La “Facililo” kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn en la vortolisto de “tre facilaj” kaj “facilaj” uzata de Kontakto. Tiel estas eĉ pli facile verki facilan tekston por Kontakto.

Vizitu: kontakto.tejo.org/p/facila-kaj-tre-facila.html

La sekva TEJO-volontulo

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo — decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.

La sekva volontula oficperiodo komenciĝos en septembro 2013, kiam sian laboron finos la nun oficanta volontulo Quentin Weber-Seban.

Statistikoj

En aprilo, nia retejo kalkulis 1 363 vizitojn, la fanpaĝo de la revuo ĉe la socia retejo Facebook atingis 303 ŝatantojn. Nia twitter-konto pli popularas kun 523 sekvantoj.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Drogoj

Kiel oni konsciigu pri iliaj danĝeroj? Ĉu la malpermeso estas efika? Ĉu laŭleĝigi ilin estas la plej bona solvo?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por ĉiuj venontjaraj numeroj:

2013:3 — 1a de junio

2013:4 — 1a de aŭgusto

2013:5 — 1a de oktobro

2013:6 — 1a de decembro

2014:1 — 1a de januaro

2013:2 — 1a de marto