Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Reagoj

Mi skribas por informi ke mi bone ricevis la novan version de la revuo Kontakto, mi opinias ke, ĝi estas tre riĉa je interesaj kaj utilaj informoj, tial mi deziras gratuli ĉiujn pro la bonega laboro.

Guillermo — Kubo

Mia fianĉino hodiaŭ ricevis la novan eldonon de Kontakto kaj ĝin montris al mi. Ŭaŭ! Kian belan profesian aspekton ĝi havas. Mi certe uzos ĝin ĉe ekspozicioj, ĉar ĝi montras al aliaj, ke Esperanto ja rilatas al la nuntempo. Ĝi estas perfekta reklamaĵo.

Tim Owen - Britio

Gratulon! Via blaga blogo estas vere tre amuza :-)

Erzsébet - Hungario

Revuo “Kunkato”

“Ŝi abonas nur bonkvalitajn legaĵojn ;)”

Fotis kaj komentis: Przemysław Wierzbowski - Pollando

Novaĵoj

Intervjuo

Redaktoro Rogener Pavinski estis intervjuita de ĈRI — Ĉina Radio Internacia pri Kontakto.

En la Esperanto-elsendo de la radio, la redaktoro per telefona babilado eksplikis siajn novajn konceptojn por redakti la revuon.

Aŭskulti la intervjuon eblas ĉe:

http://esperanto.cri.cn/641/2011/03/25/1s122517.htm

Alkovo al solidareco

Redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov kaj lia edizno, la refondinto de la revuo, Halina Gorecka, kiu suferas gravan malsanon, sciigis en redakcia kolumno de la marta numero ke ili travivas malfacilan situacion kaj bezonas helpon, kiu povas alveni en diversaj manieroj.

Pliajn informojn kaj kiel helpi vi trovas ĉe:

http://sezonoj.ru/2011/03/grava-sango-en-nia-vivo/

Ĉu vi volas esti informata aktuale?

Jen por vi ekzistas blogo de TEJO Tutmonde ĉe www.tejo.org.

Ĝia adreso estas: http://www.tejo.org/eo/blog/8543 Tie vi trovos la plej aktualajn informojn pri junulara agado tutmonde!

Aŭskulteblaj artikoloj

Por malfortvidantoj aŭ simple por tiuj, kiuj deziras, eblas ekhavi voĉlegitajn artikolojn el revuo Kontakto. Nia leganto Vasile Gavrilan registris kelkajn, kiuj jam troviĝas ĉe nia retejo.