Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Reagoj

Mi legis en lasta Kontakto du verkojn, kiujn mi kvazaŭ jam legis ekster Esperantujo: Pri moderna drogo skribis Vladimir Sorokin kaj pri kuketoj Douglas Adams. Mi iom seniluziiĝis pri la kreemo de niaj verkistoj.

Paulína

Slovakio

Tiom da religioj havas rilaton al Esperanto kaj Esperantistoj tiom malmulte konscias pri tio.

Pro tio mi volas proponi al vi la temo “Esperanto kaj religio(j)”.

Felix

Germanio

Novaĵoj

Kontakto-podkasto

Revuo Kontakto kun la nova radio-projekto Muzaiko (http://muzaiko.info) serĉas kunlaborantojn por krei podkastan programon kun intervjuoj kaj diskutoj pri la enhavo de la revuo aŭ ĉefartikoloj. La programo estas en la fazo de planado kaj ni bonvenigas ideojn. Se vi ŝatus kunlabori, kontaktu nin.

Facila Vortlisto

Anna Löwenstein, kiu kreis la facilan vortliston de Kontakto antaŭ proksimume 30 jaroj decidis ĝisdatigi ĝin kaj aldoni kelkajn radikojn kiel ekz. ekran-, klak-, klav- kaj mesaĝ-. “Kiam mi kreis la liston, Interreto ankoraŭ ne ekzistis, do mankas en ĝi ĉiuj vortoj ligitaj kun tiu koncepto.” La aktualigita versio de la facila vortlisto de Kontakto baldaŭ aperos en nia retejo.

Incendio ĉe Vinilkosmo

[foto]

Dum la nokto de la 18a/19a de septembro Donneville, Francio fajrego startis en la ekzercejo n° 7 de Vinilkosmo kie ankaŭ estas la stokejo de la sonmaterialo por sonsistemo kaj registrejo, kaj ankaŭ granda parto de la stoko de diskoj eldonitaj de Vinilkosmo. Ni ege bedaŭras tiun tragedian akcidenton kaj alvokas niajn legantojn apogi la eldonejon.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Legu detalojn kiel verki facillingve en nia retejo.

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Drogoj

Kiel oni konsciigu pri iliaj danĝeroj? Ĉu la malpermeso estas efika? Ĉu laŭleĝigi ilin estas la plej bona solvo?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi ĝian reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikojn el parto de la socio?

# Astrologio

Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnsciencon aŭ superstiĉon. Kaj vi, kion vi opinias pri la temo?

# Hejmbestoj

Kian rolon havas la hejmbestoj en la homa vivo?

# Ĉu mono ŝanĝas la homon?

Ĉu vi konas personon, kiu draste ŝanĝiĝis pro riĉiĝo aŭ povo-akiro?