Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

REAGOJ

Al mi tre plaĉas la revuo Kontakto. Kiam aperas nova kajero de la revuo, mi ĵetas ĉiujn miajn devojn kaj komencas legi la revuon :)

Olga SXILAJEVA - Rusio

Mi de longe ne plu estas junulo, sed nepre pluabonos la revuon KONTAKTO! Mi gratulas pro la nova versio! Tre interesa, enhave kaj aspekte! Daŭrigu tiel! Mi konigadas ĝin

Edmond LUDWIG - Francio

Pri la scienca artikolo, ĝi ŝajnis ignori delongan ekziston de “geneca programado”, teĥniko en komputila programado, kiu ĝuste kreas kunkuradon inter programoj, tiel ke estas premo evolui, kaj la pli bonaj programoj “reproduktas” novan generacion.

Russ WILLIAMS — Usono/Pollando

INFORME

Konkurso

La kultura centro Saint Nazaire en Francio invitas ĉiujn instruistojn, kiuj deziras partoprenigi siajn gelernantojn en la konkurso de infan-desegnaĵoj, kies ĉi-jara temo estas “Eksterlandanoj”. Ankaŭ la gepatroj povas partoprenigi siajn infanojn. Pliaj informoj: patchdomo@yahoo.fr

Kampanjo [foto]

Post incendio kiu atingis ĝian stokejon kaj kiu perdigis milon da ko-diskoj, la muzik-eldonejo Vinilkosmo lanĉis kampanjon por vendi je malalta prezo ko-diskojn, kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. La liston kun ĉiuj disponeblaj ko-diskoj en tiuj kondiĉoj vi trovos ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/349653.

Ni eraris/mankis

En la kovrilo de Kontakto 2011:3 estis misliterumo de la nomo de Irek, “Bobrzrak” anstataŭ la ĝusta “Bobrzak”. Mankis la nomo de la aŭtoro de la “facila” rubriko en la numero 2011:4. Ĝi estas Ariadna García GUTIÉRREZ el Kubo.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Legu detalojn kiel verki facillingve en nia retejo.

#USSR - 20 jarojn poste

Decembre en 1991, oficiale disfalis Sovetunio. Kiel vi rigardas tiun eventon, kiu ŝanĝis la mondon? 20 jarojn poste, ĉu socialismo ankoraŭ havas ŝancon pluvivi? Verku pri tiu temo por venonta numero de Kontakto!

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Drogoj

Kiel oni konsciigu pri iliaj danĝeroj? Ĉu la malpermeso estas efika? Ĉu laŭleĝigi ilin estas la plej bona solvo?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi ĝian reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikojn el parto de la socio?

# Astrologio

Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnsciencon aŭ superstiĉon. Kaj vi, kion vi opinias pri la temo?

# Hejmbestoj

Kian rolon havas la hejmbestoj en la homa vivo?