Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 102-a elsendo de Varsovia Vento

Régis kaj Rangel GOTARDI - Brazilo

Saluton! En la komenco de la dua parto de la elsendo, Roman Dobrzyński parolas pri la bona organizado de la ĉi-jara germana kongreso de Esperanto. La nuna prezidanto de nacia organizo estas Sebastian Kirf, kiun ni ekkonis dum la Internacia Junulara Kongreso en Fortalezo, Brazilo. Li havas bonajn planojn pri la asocio kaj unu el ili estas kunigi la laboron inter la junaj kaj maljunaj esperantistoj. Ankoraŭ pri la kongreso, Roman parolis pri la silenta guf-ujo. Ĉu gufujoj estas tiaj ĉie? En la lasta IJK neniam estis longa silento eĉ en la gufujo pro la multaj ridoj, ĉar homoj tre ĝojis tie.

Plej kaptis nian atenton la parolo de Roman pri la granda libro-servo de la kongreso kaj pri la nuntempa malbona vendado de libroj en Esperantujo. Ni konsentas ke tio estas monda inklino kaj ne okazas nur al nia movado. Laŭ Floreal Martorell simile okazas al la muzika kulturo estas pli facile aŭskulti muzikaĵojn kaj legi librojn per komputilo, ĉu ne? Malmultaj junuloj ankoraŭ nepre volas aĉeti diskojn kaj paperajn librojn. Dum la parolado pri Vinilkosmo, Irek demandis pri la nuna stato de la elŝut-ejo. Floreal respondas, ke li preferas investi monon en produktado de novaj diskoj anstataŭ en la modernigo de tiu ret-paĝo (intertempe la retejo estis relanĉita). Do, volontula laboro de informadikistoj estas tre bonvena! Ne nur tiu paĝo bezonas renovigon sed ankaŭ aliaj en Esperantujo.

Antaŭ kelkaj tagoj ni aĉetis diskon de brazila kantistino ĝuste por subteni ŝian laboron, ĉar ni senpage aŭskultis ŝiajn aliajn diskojn. Du tagojn poste ni trovis ĉe Youtube ĉiujn kantojn de tiu nova disko. Ĉu tio estas tute malbona? Ĉu tio iel helpas popularigi la kantistinon? Ĉu vi aĉetus diskon, kiu estas senpage aŭskultebla en la reto? Ni tre ŝatus scii vian opinion pri tio! =)

GLOSO:

Gufujo: Trankvila te-trinkejo dum Esperanto-aranĝoj, precipe junularaj

Elŝuti: Transpreni datenojn (komputile)

Reto: Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj, tutmonda komputila reto (Interreto)