Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME --

Novaj Limdatoj por 2014

[FORIGITA!: calendário.jpg]

Por pli akuratigi la aperritmon de nia revuo, ni fruigos je unu monato la limdatojn por la ricevo de la kontribuaĵoj ekde la venonta jaro. Tial la unua limdato en 2014 estas jam la 1ª de januaro. Atentu la limdatojn sube de la paĝo kaj ne prokrastu verki =)

Abonkampanjo Kontakto2014.jpg

Komenciĝas nova jaro kaj Pepo venas por memorigi vin reaboni nian karan revuon por 2014. Se vi ŝatas ĝin, helpu nin daŭrigi la laboron kaj disvastigu ĝin. Proponu ĝin al viaj samideanoj kaj al E-kluboj, sciu ke eblas kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!

Statistikoj

[FORIGITA!: statistics1.jpg]

En decembro, nia retejo kalkulis 1.054 vizitojn, la fanpaĝo de la revuo ĉe la socia retejo Facebook atingis 545 ŝatantojn. Nia twitter-konto pli popularas kun 668 sekvantoj.

Enketo

Helpu nin scii pri viaj plej ŝatataj artilkoloj/rubrikoj en ĉi tiu numero. Vizitu nian retejon kaj respondu nian enketon.

www.kontakto.tejo.org

-- FOTOKONKURSO--

Nia kara kunlaborantino Olga Ŝilajeva festis sian naskiĝtagon kaj senavare dividis la festan torton ankaŭ kun Kontakto.

Partoprenu ankaŭ vi! Sendu viajn fotojn kun la titolo “fotokonkurso”.

kontakto@tejo.org

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Plurarmemo

Pluamemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por ĉiuj venontjaraj numeroj:

2014:1 — 1a de januaro

2014:2 — 1a de marto

2014:3 — 1a de majo

2014:4 — 1a de julio

2014:5 — 1a de septembro

2014:6 — 1a de novembro