Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VARSOVIA VENTO - FACILA

La 103-a elsendo de Varsovia Vento

Saluton, legantoj de Kontakto! Atentu! Ĉi-foje krom la sono-materialoj estas ankaŭ multaj filmetoj en la podkasto, do vizitu la paĝon podkasto.net! Tiu elsendo ĉefe temas pri ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto). La aranĝo okazas ĉiu-jare en Poznań, kaj tie renkontiĝas muzikistoj, sciencistoj, verkistoj, poetoj, reĝisoroj kaj tiel plu. Tiel, tiu granda aranĝo montras, ke Esperanto estas lingvo, kiu daŭre vivas kaj havas sian propran kulturon, ĉu ne?

Ĉu vi konas Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)? Bertilo Wennergren estas ĝia aŭtoro. Li ek-laboris pri tiu kampo ĉar li sentis mankon de gramatiko, kiun ĉiuj povas facile kompreni. Tial la lingvaĵo de lia verko estas pli simpla. Kiam ni havis dubojn, ni kontrolis en ĝi kaj povis konstati, ke li atingis sian celon simpligi ĝin. Li ankaŭ parolas pri la verkado de nova versio de tiu verko kaj kiel li ŝanĝas la gramatikon pro diversaj opinioj, kiujn li ricevas. Estis mir-inde por ni aŭskulti pri tio, ke estas personoj, kiuj legis ĝin de la unua ĝis la lasta paĝo!

Pri la arta flanko de la elsendo, ni opinias ĝin tre interesa, ĉar ĝi estas eble la plej riĉa el ĉiuj elsendoj de Varsovia Vento. Ĝi enhavas muzikajn kaj informajn videojn, belajn kaj amuzajn, faritajn de Irek. Nia plej ŝatata kanto ĉi-foje estas la muzikaĵo “La kolombo”, kiun kantas Bertilo kaj Birke. Ni ne scias de kiam gramatik-aĵoj interesas Bertilon, nek ĉu li estas la aŭtoro de tiu kanto, tamen oni povas facile rimarki, ke ĝia verkanto tre atentis por ke ne estu eraroj en la teksto. Krom la belega muziko, estas bona Esperanto! Ĝi estas vera art-aĵo!

♫ “Ĉu apude tie en la arbar’ la kolombon vidas vi?” ♫

GLOSO:

podkasto — Sono-registraĵo aŭskultebla tra Interreto.

gramatiko - Scienco pri la lingvaj reguloj.

reĝisoro - Persono, kiu respondecas pri la enscenigo de teatraĵo aŭ filmo.

kolombo — Birdo multe renkontata en urboj, uzata ankaŭ kiel leter-porta birdo.