Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 105-a kaj 106-a elsendoj

En la 105-a elsendo estas renkontiĝo kun Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová, la gvidantoj de nova podkasto en Esperantujo: kern.punkto.info. Ĝi pritraktas diversajn temojn kiel scienco, tekniko kaj socio kun tre malsimilaj kaj agrablaj voĉoj. La ideo krei kernpunkton venis en la kapon de Johannes pro la manko de podkastoj en Esperanto pri sciencaj temoj. Por tiel flue paroli pri fakaj temoj, ili esploras bezonotajn vortojn. La unua sondosiero aperis en septembro 2014 kaj ekde tiam ili elsendis pli ol dudek-foje. Alia trajto de ĝi estas la fakto, ke neniu frazo aŭ vorto estas fortranĉita de la fina versio de la sondosieroj, ĉar ili ne estas redaktitaj. Tial, la vigleco de parolado ŝajnigas al ni ke la parolantoj estas tre proksimaj. Ĉu por vi kernpunkto ja estas aŭskultinda? Do eksciu, ke ili jam havas novan ideon por la estonteco, kiu estas krei rektan elsendon! Tio signifas, ke la aŭskultantoj povos interagi kun la paro! Tiu estas plia tre interesa ideo, ĉu ne? Mi konfesas ke al mi mankas tia podkasto en Esperanto kaj certe mi tre ŝatos ĝin! Por iam realigi tiun planon ili bezonas havi sufiĉe da aŭskultantoj, do... “Ek al la kernpunkto!” (Rangel Gotardi)

En la 106-a elsendo partoprenas Luana de Mello, el Brazilo. Tiun rideman knabinon mi havis la okazon ekkoni en 2011, kiam mi estis tre nova esperantisto kaj ŝi eĉ ne sciis pri la ekzisto de nia lingvo. Ni formis malgrandan grupon de Esperanto-lernemuloj en la universitato kaj tie ni ofte parolis ĝin. Ĉar ni estas grandaj ŝatantoj de Esperanto-radioj, ni sciigis ŝin pri Varsovia Vento. Pro la ridemo de Irek kaj de la knabinoj, ŝi ankaŭ rapide tre ŝatis la podkaston, kvankam ŝi malmulton komprenis el la tiamaj elsendoj. Per brazila registara programo nomata “Scienco sen limoj”, ŝi vojaĝis al Germanio kaj tie ŝi restos dum unu jaro kaj duono studanta pri sia fako en universitato. Por realigi sian deziron, ŝi vojaĝis al Pollando kaj renkontiĝis kun la anoj de VV! Ĉe ili ŝi voĉlegis sian propran belan poemon tradukitan el la portugala “Ene de nebulo”. Estis granda plezuro por mi aŭskulti intervjuon kun tre intima amikino.

Jonny M parolas pri sia lasta disko en la germana, aperigita en 2014: “In natura”, kaj pri sia plano fari novan albumon en Esperanto, verŝajne kunlabore kun aliaj esperantistaj kantistoj. Li pretas verki kantojn kaj ankaŭ rekanti regestile jam konatajn muzikaĵojn kiel Al la liberec’, de Gunnar Fischer, kies bonega filmeto aperis en la 104-a elsendo. Mi eĉ ne scias plu kiom da fojoj mi jam spektis ĝin. Ĝi estis tre bona kunlaboraĵo kun belaj sono kaj teksto! Meze de la dua parto Kasia Ĥo (Ĥooo!) pritraktas tiom emocie la historion de Edmond Privat, ke mi ne povas estigi similan senton per vortoj. Aŭskultu!

Anoj de BEMI parolas pri la bicikla movado. Oni diris, ke biciklo signifas liberecon, ĝi estas ilo kies forto ne finiĝas, ju pli oni biciklas des pli fortaj oni iĝas. Aldone, vi povas halti ie ajn, kiam vi volas kaj estas facile komunikema por la lokanoj. Se vi iam uzis biciklon kiel vian ĉefan veturilon, verŝajne vi komprenas pri tiu libereca sento, kiu ebligas al vi koni vian urbon aŭ regionon el alia vidpunkto. Mi tre ŝatas bicikli, sed bedaŭrinde en Brazilo la malbona trafiko en la grandaj urboj faras tiun agon malfacila kaj danĝera. Tamen BEMI aktivos en Eŭropo, do ne tiel timu kaj atentu pri la sekva agado! Ĝi esperas organizi biciklan karavanon al la ĉi-jara IJK en Germanio, do ankoraŭ vi havas sufiĉan tempon por prepariĝi korpe por tiu kunvojaĝo! (Régis Gotardi)

“En la mondon venis nova sento, tio estas Varsovia Vento!”

Gloso:

tekniko - tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por plenumi verkon aŭ produkti objekton.

trajto - eco de karaktero.

spekti - atenti per la vido k aŭdo tion, kio estas prezentata

trafiko - transportado de personoj, varoj aŭ informoj, surakve, surtere aŭ enaere.