Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 90-a elsendo de Varsovia Vento

Regis kaj Rangel GOTARDI - Brazilo

La 90-a elsendo de la podkasto Varsovia Vento aperis la unuan de majo kaj estis atendata de ni kun scivolemo, ĉar ni sciis, ke en ĝi aŭskulteblas premiere la nova muzikaĵo de la brazila muzikgrupo Supernova. Ĝi estas rokstila versio de La postrompiĝa temp’ de Gijom Armide. Ni ne kaŝos, ke ĝi tre emociis nin. Kial? Ĉar la kvalito de la Esperanta muziko plialtiĝas! Pri tio jam komentis la alia bonega muzikisto Martin Wiese, kun kiu ni sendube konsentas.

Poste oni parolas pri la instruvojaĝo de Heidi Goes. Ŝi sciis nenion pri esperantistoj loĝantaj en la Orienta Timoro antaŭ ol ekvojaĝi tien, do ŝia laboro supozeble estas pionira. Ŝi estis intervjuita de la nacia radio kaj publikigis artikolojn pri Esperanto en kvar gravaj gazetoj. Tia agado estas vere admirinda kaj gratulinda, ĉar la devo disvastigi nian lingvon kuŝas sur niaj ŝultroj. Ni esperas, ke la rikolto estos abunda.

Ĉi-foje la plej priparolata artisto estas Gijom. Li komentas pri siaj surscenejaj sentoj kaj kion li faras inter la muzikaĵoj por amuzi la publikon. Novaj kanzonoj de li estis aperigitaj en blogo, kies ligilo troviĝas en la priskribo de la elsendo ĉe la retejo de Varsovia Vento. Kvankvam ni ne estas grandaj admirantoj de lia muzikstilo, ni sugestas al vi aŭskulti, ĉefe “Mankas vi”.

Ĉu vi konas “Bona Espero”? Roman Dobrzyński parolas pri ĉi tiu brazila edukejo establita de la esperantista paro Ursulla (germanino) kaj Giuseppe Grattapaglia (italo), kiuj uzante Esperanton dediĉas sin al edukado de brazilaj infanoj, kies gepatroj ne plu rajtas/povas zorgi siajn gefilojn. Pri tiu fascina temo plu traktos Varsovia Vento uzante la libron “Bona Espero — idealo kaj realo”. Roman laŭdas la brazilanojn pro nia flueco kaj klara elparolo kaj mencias nian amikinon Karina. Mi (Regis) memoras, ke iom pene ŝi helpis min plibonigi mian prononcon de la litero “l” en la brazila kongreso. Dankon! Laste sed ne balaste, ni tre ŝatis ricevi kisojn de la knabinoj!