Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 92-a elsendo de Varsovia Vento

Saluton, legantoj de Kontakto! La unua parto de la elsendo temas pri Luana França, brazila esperantistino el la urbo Natalo, unu el la nordorientaj ŝtataj ĉefurboj. Ŝi eklernis Esperanton ne enrete sed per ĉeesta baza kurso en Esperanto-asocio de sia urbo. Esperanto estis taŭga ĉar ŝi havas iom da malfacileco lerni lingvojn. Dum sia vojaĝo en Eŭropo ŝi vizitis Varsovion kaj ricevis varmajn Esperantajn bonvenojn malgraŭ la malvarma vetero. Kelkaj eventoj, kiujn ŝi partoprenis estis la Roskilde festivalo, IJS kaj Festo. Plaĉas al ni ŝia deklaro, ke ŝi ne povas imagi sian vivon sen Esperanto kaj ke multaj oportunoj venis per tiu lingvo, ĉar same okazas al ni kaj al plejparto de la esperantistoj. Ni kredas ke, malkovrinte ĝian utilecon por kontakti aliajn kulturojn, estas preskaŭ neeble forlasi ĝin. Konsciante pri tio, ne maltrafu la oportunon veni en Brazilon por la IJK en 2014 kaj koni la brazilan Esperanto-etoson! “Belaj virinoj, sambo kaj plaĝo”, menciis Luana.

Oni ree parolas pri Bona Espero kaj tio, kio plej kaptis nian atenton, estis la komenco de la ero, kiam ili rakontas pri la malfacilaĵo, kiun ili alfrontis pri la proceduro de la landlima trapaso. Ĝi daŭris tre longe kaj ili ne sukcesis tuj eniri kun ĉiuj siaj aĵoj. Ili estis bonvenigataj de 30 esperantistoj, kiuj laŭ Giuseppe ŝajne konsideris, ke ili estas naivuloj, kiuj alfrontas tiun utopian taskon pro nescio de la realo. Brazilaj esperantistoj invitis Giuseppe iri al Fortaleza por partopreni la nacian kongreson de Esperanto, sed li ne tuj akceptis la inviton, ĉar kvankam tie li povus koni kunlaborantojn por Bona Espero, se li vojaĝus tien, Ursula devus iri sola al Goiânia. Baldaŭ, lia akcepto evidentiĝis eraro.

Pri la muzika aspekto de la elsendo ni komentas, ke ni tre ŝatas la muzikaĵon “Sub la ponto” de Martin Wiese malgraŭ ĝia malĝoja trajto. Lia muziko, precipe la albumo “Sen”, havis gravan rolon en nia lernado de Esperanto. Do ni kantas al li “da via muzik’ ni volas pli, ni volas pli”, ĉar ĉi tie en julio estas tre malvarme dum la nokto!