Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 93-a kaj 94-a elsendoj

La 93-a elsendo de Varsovia Vento-podkasto komenciĝas per iom pezaj muzikaĵoj, ŝajne en la franca lingvo. Kial? Ĉar ĝi koncernas la renkontiĝon okazintan en Amikejo, Belgio: FESTO! Ĝi estas esperantista muzikfestivalo, kiu celas disponigi al la partoprenantaro profesikvalitan koncertaron kontraŭ malmultekosta kotizo. Tio ebligas al multaj interesatoj partopreni. Se vi estas juna aŭ juneca kaj ŝatas muzikon, oni rekomendas FESTOn al vi.

Flo, unu el la organizantoj de la evento, klarigas iom pri la graveco de la sonsistemo (aparataro, kiu amplifas la sonon) kaj de la lumoj uzataj en koncertoj, ĉar se oni neglektas tiun fakan laboron, ne gravas kiom bonaj estas la muzikistoj, la rezulto estos certe nekontentiga. Gepatroj, kiuj kunportis siajn infanojn al FESTO, donas bonajn konsilojn kiel konduti en tiaj situacioj, por ke ili ne estu frustritaj.

Ni ŝatas la opinion, ke se en E-renkontiĝoj oni ne ebligas al lokaj artistoj montri sian laboron, kaj restas ĉiam fermitaj en nia propra medio, Esperanto ne disvastiĝas. Tiu estas prava vidpunkto, ĉar per arto la eventoj povas fariĝi pli interesaj kaj al eksterlandanoj kaj al lokanoj, ĉar iuj ekkonas iom pri Esperanto kaj aliaj pri la loka kulturo, ĉu ne? Jen inda kultura interŝanĝo.

En la 94-a elsendo Roĉjo komentas pri la organizado de IJK 2015. Ankoraŭ estas nenio decidita, sed verŝajne ĝi okazos meze de Eŭropo. La tiama UK okazos en Francujo, do tial estas opinio, ke la IJK okazu en najbara lando kiel Germanujo. Ĝi estas bona elekto ĉar ĝi havas multajn najbarajn landojn, flughavenojn kaj malmultekostajn trajnkonektojn. La elektita germana urbo estas Frajburgo. Tiu propono estos sendita al TEJO. Brazilo ne havas la samajn trajtojn, tamen la brazilanoj per aliaj argumentoj provas konvinki vin partopreni IJK 2014 en Fortalezo. Venu!

Stefan MacGill parolas interalie pri tio, ke la universalaj kongresoj de Esperanto ne allogas kaj interesas junulojn kaj ke la membraro de UEA malpliiĝas ĉar novaj esperantistoj ne membriĝas al ĝi. Laŭ la intervjuito, granda parto de la movado jam perdis la kapablon allogi junulojn. Ni pensas, ke tio ne konstateblas en Brazilo, precipe en la urboj, en kiuj ni diskonigis Esperanton surstrate. En nia lasta eventeto ni kolektis 22 retadresojn de interesatoj kaj ĉirkaŭ triono el ili estas tre junaj. Laŭ nia loka sperto, ne multaj junuloj interesiĝas pri la lingvo ĉar brazilanoj ĝenerale ne emas lerni duan lingvon kaj malmultaj gravaj aferoj interesas junulojn.

Bertilo (kun la gitaro) kaj Birke (kun la fluto) rakontas pri sia muzikumado. Plejparte ilia repertuaro estas tradukaĵoj kaj muzikaĵoj originale verkitaj en Esperanto. Eble iam ili ludos ankaŭ versiojn de la kantaĵoj de Persone. Ili hobie kunludas por plezuro, tamen, samkiel Varsovia Vento, ambaŭ hobiaj agadoj estas altkvalitaj kaj ŝajnas al ni profesiaj. Bertilo promesis sciigi Irek pri siaj muzikaj novaĵoj, do se plaĉas al vi ilia muziko, atentu pri la venontaj elsendoj.

“Batu tamburojn kaj blovu la flutojn...”