Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 99-a elsendo de Varsovia Vento

Saluton! Kial oni sonĝas? Kiu estas la utileco de sonĝoj? Pri tio iom hazarde tamen interese parolis la knabinoj. Ne malfacilas rimarki, ke sonĝoj plejparte temas pri nuntempaj okajaĵoj, al kiuj estas ligitaj pluraj scioj, kio plejofte rezultigas frenezaĵon sensencan. Tamen, la fama neŭropsikiatro Sigmund Freud jam supozis pri la plibonigo de la memorkapablo per sonĝoj (memorarto) kaj oni iom post iom tion konstatas science. Laŭ nia impreso, sonĝoj utilas por ke, sonĝinte pri io, oni prepariĝu por la koncerna reala sperto, en kiu oni sonĝe baraktis. Jen oportuna demando: ĉu vi jam sonĝis en Esperanto? :D

Pri la muzika flanko de la elsendo ni diru, ke unuafoje ni aŭskultis la muzikaĵon “La luna promenado”, de Roger Borĝes. Ni ne konis lin, do estas agrable scii, ke estas plia muzikisto en nia komunumo! La muzikaĵo estas mistera kaj plaĉa, sed ne tiel bone registrita; tamen tiuj, kiuj havas muzikistajn orelojn kapablas percepti, ke ĝi havas egan potencialon. Alia muzikaĵo estas “Fek’ al Esperanto”, de Pafklik. Nu, vi certe jam suspektas, kia ĝi estas, tamen ĝi estas aŭskultinda, ne gravas, ĉu por kritiki, ĉu por ĝui, ĉar la melodio estas tre bona kaj la teksto tuŝas la karakteron de nia movado.

Estas mencio pri la filmeto farita de Fábio Monteiro pri NASK — Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu okazis pasintjare en Raleigh, Norda Karolino, Usono. Lia raporto estas amuza kaj tre favora al Esperanto. Ĝi temas pri ecoj de NASK kiel instrumetodo kaj la strukturo de la universitato William Peace, kie ĝi okazis. Komencantoj lernis Esperanton dum sufiĉe longa tempo kaj tiel sentis sin en Esperantujo eble unuafoje. Iliaj opinioj pri la kursaro klare esprimas kontentecon. Se vi spektos ambaŭ partojn de la raporto, sendube ankaŭ vi havos tre bonan impreson pri NASK!