Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Fernando Pita — Brazilo
Historio de la Esperanta literaturo.
Carlo Minnaja, Giorgio Silfer.
Kooperativo de Literatura Foiro: La Chaux-de-Fonds.
2015 - 748 paĝoj
Prezo (ĉe UEA): 54,00 €
Certe la libro nun recenzata ne estas novaĵo por la legantoj de Kontakto, ĉar eble vi ĉiuj jam legis pri ĝi en alia revuo aŭ en Interreto. La fakto ke ĝi havis, nur du jarojn post sia unua eldono, du kromajn represojn, ja per si mem parolas al ni pri ĝia graveco, anta kaj onta, en la Esperantaj kulturrondoj. Tio tamen ne aŭtomate implicas, ke ĉio direbla estis jam dirita, kaj sekve oni iom povas ankoraŭ aldoni al la debato.
Historio de la Esperanta Literaturo estas unu el tiuj verkoj kies titolo tute kongruas kun la enhavo; ĉi-aspekte, la verko ja plenumas tion, kion la titolo promesas: laŭlonge de siaj 610 paĝoj, la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentas al leganto preskaŭ ĉion sciendan pri la temo, de la unuaj beletraj elprovoj de niaj movadaj pioniroj ĝis verkoj ĵus eldonitaj en la momento de sia eldono. Tamen, se pro tio mem oni ja povus atendi simplan defiladon de nomoj, datoj kaj titoloj de libroj, ĉi-foje la aŭtoroj surprizas nin per mallonga analizo de almenaŭ la plej gravaj verkoj de ĉiu Esperanta aŭtoro. Tiuj analizoj, fakte, plenumas taskon prezenti al ni la ĝeneralan vizion (de la aŭtoroj) pri la menciitaj verkoj.
Aliaj gravaj punktoj de la verko estas la speciala atento al la Esperanta teatro (mi ja povas diri ke rilate al tio, la libro ne havas konkurantojn); la sistema valorigo de la ĉiam, ĝis nun, flankelasitaj Esperantaj aŭtorinoj (kiuj ja meritas apartan, longan studon plene centritan sur “iŝi”) kaj la vere interesaj fotoj, kiuj plibeligas la tekston kaj ebligas al ni, legantoj de posta la jarcento, almenaŭ (re)koni kiel aspektis kelkaj homoj pri kiuj oni ĉiam aŭdis, aŭ kies tekstojn oni ie ajn jam legis.
Tiuj ampleksa prezentado kaj koncernaj analizoj estas akompanataj de 148-paĝa antologio, kiu kelkfoje prezentas al ni poemojn kaj tekstojn pri kiuj oni ĉiam priaŭdas sed kiujn, pro longdata elĉerpiĝo aŭ tre malgranda eldonkvanto, oni neniam trovas — eĉ en interreto. Tio iel ajn permesas al ni kompari la analizon prezentatan en la verko kaj la literatura teksto; tiamaniere, legantoj mem povos alveni al siaj personaj konkludoj pri la afero — kaj la fakto, ke la libro mem donas al ni ilojn por ke oni konstruu propran opinion, estas laŭ mi, tre pozitiva rilate al la intelekta honesteco de la aŭtoroj.
Fine, oni rajtas sin demandi, ĉu en la libro estas mankoj? Bedaŭrinde, dum legado oni povas rimarki iagradan malekvilibron inter prezentado kaj analizoj de ekstereŭropaj aŭtoroj kaj/aŭ verkoj: kelkfoje mankas aŭtoroj aŭ verkoj kiuj, kvankam ili ne estis konataj tra la tuta Esperantujo, estis gravaj en siaj respektivaj landoj. Pri tio sufiĉas mencii la brazilanon Nuno Baena. Sed mi pensas ke la kvalitoj de la libro plene kompensas tiun malekvilibron, pro tio ke ĝi ne montriĝas kiel ago intenca far la aŭtoroj, sed kiel specifa rezulto de la fakto ke, dum multaj jardekoj, Esperanto, kaj la movado kaj kulturo, estis rigardata kvazaŭ (nur) eŭropa fenomeno, kun kelkaj branĉoj en aliaj kontinentoj.
Tiu manko neniel malaltigas la gravecon de la verko mem, sed elmontras tion pri kio la aŭtoroj devas atenti, kiam ili preparos venontajn, reviziitajn versiojn, kaj tio same elmontras al amantoj de la Esperanta literaturo, ke, kvankam Historio de la Esperanta Literaturo estas la plej bona ĝis nun publikigita verko pri la temo, eĉ ĝi ne kapablas elĉerpi ĝin, eble ĉar la Esperanta literaturo estas jam tiom riĉa, ampleksa kaj varia, ke neniam plu ia verko povos ĉion diri pri ĝi.