Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

La silenta plimulto de Putin

Nicola RUGGIERO — Italio/Islando

Kniivilä, Kalle. Homoj de Putin.

Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014.

Homoj de Putin estas libro kiu donas voĉon al la subtenantoj de Putin, la prezidento de Rusio.

Kalle Kniivilä, profesia ĵurnalisto kaj esperantisto, mem vojaĝis en 2013 en Rusio por renkonti tiujn subtenantojn “kies voĉoj malofte aŭdiĝas en eksterlandaj komunikiloj”. La aŭtoro, flua parolanto de la rusa lingvo, intervjuis ordinarajn rusianojn por kompreni ĉu ili subtenas Putin kaj kial. Ni ne forgesu, ke la Okcidento konsideras lin preskaŭ tirano. Tiuj intervjuoj mozaike aperas tra la libro.

La stilo estas samtempe rakonta kaj informa. En ĝi ne trovas lokon skandalemaj vortumoj aŭ atentokaptaj titoloj. La lingvaĵo estas simpla, sed neniam plata, riĉa je amuzetaj anekdotoj pri okazaĵoj dum aŭ ekster la intervjuoj. Tiel, la leganto facile povas imagi sin en la indikitaj lokoj. Tre oportunaj estas la historiaj kaj ekonomiaj profundiĝoj kiuj helpas kompreni kiel la tuto povis ŝanĝiĝi ekde Sovet-Unio ĝis la nuntempa Rusio. Intereso-kaptaj estas la ĉapitroj pri la transiro tra la glasnost* kaj perestrojko* al demokratio dum Jelcin kaj fine al la pli lastatempa situacio karakterizata de favoraj nafto-prezoj kaj oligarkoj.

* el Vikipedio: Glasnost (ruse гла́сность, malfermeco aŭ videbleco) estas la politiko de travidebla kaj malferma konduto de la sovetia ŝtato al la civitanoj, kiun enkondukis Miĥail Gorbaĉov en marto 1985.
* el reta NPIV: Tuto de la reformoj (“re- k ali-konstruado”), kiujn vane planis la Sovetiaj gvidantoj en 1985-1991 por eviti la kolapson de la reĝimo.

Kniivilä strebas klarigi ne nur Rusion sed ankaŭ la starpunkton de la rusianoj, kiuj silente subtenas Putin. Silente, ĉar, kiel ŝajnas substreki la aŭtoro mem, la “silenta” plimulto apenaŭ interesiĝas pri politiko. Ĝi kontentas pro la vivkondiĉoj pli bonaj ol tiuj dum Jelcin, malgraŭ evidentaj malpli liberaj socio kaj demokratio. Krome, ĝi voĉdonas por Putin ĉar la aliaj kandidatoj estas “koŝmaro” aŭ “malpli bonaj”, senkonsidere pri la konstanta propagando fare de la ŝtato per kiu oni reduktas la esprimliberon de aliaj politikaj fortoj.

Ĝuste en tio kuŝas grava parto de tiu ĉi libro, nome la enfokusigo de la malaltega procento de elektintoj, signalo de apenaŭa interesiĝo pri la politiko, la ĝenerala sinteno bagateligi la homajn rajtojn (ekzemple por samseksamuloj, kaj la esprimlibero), la pli kaj pli ofta kaj konstanta aprobo-serĉo de la Ortodoksa Eklezio, kaj la klarigo pri la nuntempa prospero kaŭzata de la nafto-prezo bonŝance favora. Sed kio okazos se la nafto-prezo malaltiĝos plu kiel ĵus okazis? Ĉu tiu plimulto plu silentos aŭ ekbruos? Oni plu arestas opoziciestrojn kiel Aleksej Navalnij, kiu akuzas la verdikton politika por silentigi lin kaj lian movadon. Aparte vekis mian scivolon, en la finaj ĉapitroj, tiuj homoj, kiuj malsubtenas Putin kaj aktive manifestas kontraŭ lia politiko. Ankaŭ Andrej Saĥarov iel aperas.

Kniivilä klare favoras demokration kaj pli liberan socion, malkia en Rusio. Tion li tamen ne faras per frazoj odoraĉaj je falsa retoriko, sed per instigaj demandoj kaj konstantaj esploroj kaj raportado de faktoj kaj statistikoj. Ne hazarde lia trilingva blogo nomiĝas glasnost.se, tre verŝajne devizo por lia profesio.

Sveda versio de la libro aperis ĉe Atlas en majo 2014 kaj finna versio ĉe Into en aŭgusto samjare. Dum mi skribas tiun ĉi recenzon, la finnlingva versio de la libro jam premiiĝis interalie kiel Libro de la jaro en Finnlando. La unua eldono, kaj en la sveda kaj en la finna, jam elĉerpiĝis. La aŭtoro ĵus aperigis en la sveda lingvo alian libron: pri la okazintaĵoj en Krimeo kaj mi tre esperas legi ĝin baldaŭ en Esperanto.

http://www.kniivila.net/putin-kaj-la-popolo

http://www.glasnost.se/2014/sopiro-al-sovetio/

La libro aĉeteblas ĉe la Libroservo de UEA kontraŭ 14,10 EUR + sendokostoj (kaj, por EU-loĝantoj, aldonvalora imposto de 6%). Ĝi aĉeteblas (ankaŭ en elektronika formato) ĉe FEL.