Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Saluton!

Mi ĵus tralegis Kontakto-n 260 (2014: 2), kaj multege plaĉis al mi la teksto de la nova rubriko de la revuo, “La objekto”. Kiel brazilanino, kiu havas nenian familian rilaton al la dua mondmilito, mi ĉiam iomete ŝokiĝas pro kelkaj historioj pri ĝi. Unu afero estas legi en libroj pri tio kio okazis, alia afero estas koni realajn historiojn, okazintajn dum tiu bedaŭrinda periodo de nia historio.

Do, mi tre ŝatis ke Olga Ŝilajeva rakontis al ni tiun historion de sia familio, kaj mi tre ĝojas ke eblas al ŝi teni tiun telereton, por kiel ŝi mem diras “rememori pri la avino, teruro de militoj kaj ege facile romplebla homa vivo”.

Karina Oliveira - Brazilo.

-- INFORME --

Rezultoj de la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto

La Perdita Generacio kaj Barok’ estas la grandaj venkintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG per la kanto “Ĉu vi kontentas” ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de la publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok’ ricevas la duan lokon de la ĵurio per la kanto “La plej bona ĉasisto”.

Legu pli ĉe:

kontakto.tejo.org

Kontakto dum la UK en Argentino

Kadre de la programero “Legantoj de Kontakto”, okazinta la 1an de aŭgusto dum la Universala Kongreso en Argentino, la redaktoro Rogener Pavinski kunvenis kun legantoj de tiu ĉi revuo en la salono “Sekelj”. Komence estis ĝenerala klarigo pri la revuo, sed evidentiĝis ke la plejmulto de la partoprenantoj bone konas la revuon, kaj ĉeestis ankaŭ oftaj kunlaborantoj.

La redaktoro klarigis kiel funkcias lia laboro, pri la temo-sugestoj, kreado de novaj rubrikoj kaj pri eblaj ŝanĝoj de la grafika aspekto. La ĉeestantoj ĝenerale ne vidas bezonon de iaj ŝanĝoj, tamen leviĝis la demando kial ordinaraj membroj de UEA ne povas ricevi ĝin aŭtomate, sed por tio ne eblis respondi ĉar la kunvenon ĉeestis neniu UEA-estrarano.

Ni eraris

En la pasinta eldono, en la artikolo “Publikigu aŭ pereŭ” de Veronika Poór estis grafika fuŝo, kiu modifis La Grandan Teoremon de Fermat. La ĝusta estas: “Ne ekzistas pozitivaj entjeroj x, y kaj z tiaj, ke validas xn + yn = zn, por ia natura nombro n pli granda ol 2.”

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Nutrado

Sen nutrado ne eblas vivi, tamen en la mondo per tre diversaj manieroj la homoj tion faras. Iuj manĝas nesufiĉe, dum aliaj pli ol bezonate. Io, kio estas konsiderata kiel plado en iu parto de la mondo, tute ne estas manĝata en aliaj. Ĉu vi sekvas iun specialan dieton?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2014:5 — 15a de septembro

2014:6 — 1a de novembro

2015:1 — 1a de januaro

2015:2 — 1a de marto

2015:3 — 1a de majo

2015:4 — 1a de julio