Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

Rogener PAVINSKI

Sovaĝa animo

BaRok-Projekto

KD11 titoloj — 54m

BaRok-Projekto/Vinilkosmo © 2016

En 2015 post la apero de sia unua cifereca albumeto Jen nia Viv-river’, Rafael Milhomen, estro de Barok’-projekto, decidis estigi veran bandon kaj eklabori pri nova albumo, kiu devus esti metal-opero. La albumo-koncepto de Sovaĝa Animo estas la brazila indiĝena mitologio. Do ĉie en la albumo ni trovas menciojn rilatajn al la antikvaj indiĝenaj dioj kaj al la tradicioj de la indiĝena popolo.

La enkonduko Antaŭparolo de prapatra kaciko mergas vin en la etoson de la tropikaj arbaroj kaj la kanto Reĝino de la nokto havas potencialon por fariĝi Esperanta metala ŝlagro, sed mi sentis ke la komponaĵoj iom distanciĝis de la antaŭa stilo, eble pro la manko de pli forta orkestrado, aŭ ĉar la la registrado kaj miksado ne atingis la nivelon, kiun la komponaĵoj meritas. La virtuozan gitarlaboron, la ĉefan karakterizaĵon de Rafael, oni ne povas plene ĝui pro la misoj en la miksado. Tamen la akustikaj pecoj kiel la titol-trako Sovaĝa Animo estas senproblemaj. Ankaŭ la kroma trako La Plej Bona Ĉasisto prezentas multe pli ekvilibran sonon.

La ideo estas plej originala kaj admirinda; la grafika koncepto kaj la libreto kun la tekstoj estas bele realigitaj, sed bedaŭrinde la sonkvalito ĉe la pliparto de la trakoj malpermesas plenan ĝuon de la laboro de la brazilaj metaluloj.

Kompendium

Solotronik

Virtuala albumo — 9 titoloj — 48m

Solotronik/Vinilkosmo © 2016

Solotronik (Henry Gutierrez) lernis Esperanton en 1989 kaj ekkantis Esperante en siaj avangardaj elektronikaj muzikaĵoj. Solotronik eldonis imponan diskografion en Esperanto, el kiu — laŭ li mem — Kompendium estas la lasta albumo.

Se vi neniam aŭskultis la muzikon de Solotronik, iom malfacilas provi klarigi. La retejo de la eldonejo tekstas: “La muzikstilo en ĉi tiu albumo miksas diversajn elektronikajn nuancojn kun klasikaj strukturoj sur ritma bazo el aleatoraj sistemoj, kaj poliritmio, aŭ for de la ritmo, kune kun diversaj influoj el stiloj kiel triphopo, ĥaoso, kaj ĝangala muziko.”

Kompendium kaptas vian atenton plej diverse. Ĉu per la maŝineca sono, kiu ŝajnigas ke vi troviĝas en spacoŝipo, ĉu per la titoloj de la tekstoj, kiuj abundas je polemikaj kaj originalaj temoj: Nova Monda Ordo; Bitkoin; Mi estas Kenjo...; sed Patrino Morta rakontas tragedion en formo, kiu similas al pugnobato en la stomako. Fine, Takao Simfonio estas la lasta kanto de Kompendium, omaĝe al lia japana amiko, la muzikisto La Mevo, forpasinta en 2008, kiu multe apogis Solotronik.