Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

Vulkan-Arkiteknia Infano

SoloTronik

Elektronik’- popo

Virtuala albumo 10 titoloj — 49m

Vinilkosmo © 2015

SoloTronik jam ekde la 1990-aj jaroj estas elektronika muzika projekto de la hispano Eduardo Vargas Gutiérrez. De tiam ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, li konstante aktivis kaj lanĉis kasedojn, KD-ojn kaj kunlaboris en kompiloj, kiel Elektronika Kompilo de 2003, al kiu kontribuis du titolojn. De tiam nur longa silentado, sed nun la veterano revenas per nova kompila bita albumo kun novaj elektronikaj sonoj kaj koloroj...

Malfacile estas por mi recenzi tiun ĉi albumon ĉar mi ne estas fakulo pri elektronika muziko. Sed ekkoninte iom de liaj antaŭaj laboroj, mi povas diri ke tiu kompilo estas tiu, kiu plej plaĉis al mi. La stilo de SoloTronik ne estas facile priskribebla, precipe ĉar li prenas iom el diversaj elektronikaj stiloj kaj skoloj en sia muziko. La ĉefa karaktero estas tamen lia kantado, kiu, malsimile al la popularaj elektronikaj kantoj, ne kuniras laŭ la batoj de la drumo, sed ofte vojaĝas kvazaŭ gregoria ĉanto plena je efektoj tra la ritmoj.

Ĉar multaj elementoj eniras ĝian strukturon, lia muziko apenaŭ estas danciga aŭ kantiga, verŝajne temas pri iuspeca subgrunda elektronika muziko, por kiu necesas atenta aŭskultado por kompreno kaj ĝuo.

Amas vin

Amindaj

Tradicia

Virtuala albumo 11 titoloj — 48m

Vinilkosmo © 2015

Amindaj estis varme akceptataj de la esperantistaro, kiam en la jaro 2011 la grupo, post sukcesaj koncertoj en la UK kaj IJK en Kubo en la antaŭa jaro, lanĉis sian unuan albumon, kiu aperis helpe de monkolekto. Amindaj estas ne nur muzika bando, sed ankaŭ kultura projekto, iniciatita kaj gvidata de Graciela Morgado Rodríguez, kiu multe strebis por lanĉi tiun ĉi duan albumon precipe pro la foriro de la du antaŭaj ĉefkantistoj.

Tiu ĉi dua albumo, titolita Amindaj amas vin, enhavas 11 kantojn originale verkitajn en Esperanto de Jaime Ginarte Díaz kaj Julián Hernández Angulo (konata esperantisto komponisto kaj kantisto), kaj muzike aranĝitajn de Carlos Rafael Lolo Mendoza. La plejmulto el la kantoj sendube havas la tuŝon kaj la etoson de la kantoj de Julián.

La albumo komenciĝas tre vigle. La muziko de Amindaj la tradicia kuba muziko povas vere rapide bone influi sur la animstato. Tamen, ĉe la mezo de la disko, la temoj kaj aranĝoj iom tro ripetiĝas kaj ĝi perdas la komencan forton. Menciidas la belaj aranĝoj kaj bona registrado. Kiel kutime fojfoje oni aŭskultas misproncojn de “ĵ” kiel en “mirindaĵo” (prononcita “mirindajo”). Se vi ŝatis la unuan albumon, vi nepre havu tiun ĉi.