Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Eta omaĝo al talento — sen disputoj.

Recenzo pri la libro Mi vizitis grandan urbon (1989) de Gbeglo Koffi.

Pierre VITTET — Francio

Bona libro ne estas libro skribita por fiere montri sian regadon de gramatiko aû eĉ literaturan stilon: tiel oni longe kaj bele parolas pri enuaĵoj. Bonan libron oni skribas ĉar oni havas ion por diri, ion en la kapo kaj en la koro, kiu bezonas esti esprimata. Ĉi tiu libro ne estas tre longa, ĝi havas 43 paĝojn kaj estas skribita en bona Esperanto — ĝenerale sufiĉe simpla, sed kelkfoje kun esprimoj plenaj je la riĉeco de la afrika kulturo. Sed jen la grava afero: la aŭtoro havis ion por diri. Tra la rakonto li prezentas la aliron de afrika vilaĝano, kiu havas unikan oportunon: viziti grandan urbon!

“La promenado de Gaĝenu venigis lin ĉe marbordon : “Ha! Kio ĝi estas? Ĉu ia rivero? Kiel granda ĝi estas! Eble, ankaŭ ĝiaj fiŝoj estas grandaj. Rigardu! Ĉu ĝi bolas? Kiel ĝi bruas! Mi soifas, mi trinku iom da akve da ĝi.”

La libro rakontas la vojaĝon de patro renkonte al sia filo. La patro venas de vilaĝo de fiŝistoj, sufiĉe for de granda urbo. La filo naskiĝis en la sama vilaĝo, sed kiam li fariĝis pli matura, li iris al Lomeo, la ĉefurbo de Togolando. Tiu kvieta vilaĝo estas sufiĉe for de “la moderneco portita de la blankuloj”. Do tra la vojaĝo de la patro ni scias pri la rapidaj ŝanĝoj travivitaj de la afrikanoj.

Jen libro pri surprizo, pri la vagado de patro al tiu alia urbo, kvazaŭ nova mondo. La verkisto bonege ludas kun lia naiveco por plezurigi la leganton. Per humuro, kaj surprizaj scenoj, la verkisto emfazas la allogecon de la moderneco por la alvenanto, sed samtempe la miskomprenon de ĝi. Ĝi ankaŭ montras la imagon de vilaĝanoj pri urbo kaj male, de urbanoj pri vilaĝoj. La enkonduko de la libro emfazas tion ke “antaŭe ne ekzistis en Afriko veraj urboj, antaŭ ol blankuloj venis.” Kaj ĝi prezentas, je lia vidpunkto, la ofte malbona intenco de la blankuloj, sed ankaŭ la pozitivaj aspektoj, kiuj venis specife el religiuloj.

Ho! mi sentas ke mi nur laŭdas! Ĉu mi estas kiel tiuj flataj esperantaj recenzistoj? (kun pli da lingvaj eraroj certe). Laŭdante pri tio ke ĝis fino mi eltenis la legadon? Nu, mi jes ŝatis la libron, jen tamen mi provas iom riproĉi:

Mi ne povas finfari ĉi tiun etan recenzon sen iom paroli pri la aŭtoro: Gbeglo Koffi estas Togolanda esperantisto, el la ĉefurbo Lomeo. Li ludis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto en Togolando kaj en okcidenta Afriko, specife kunlaborante kun Hans Bakker (Nederlandano. Multege laboris por TEJO kaj UEA, specife li gvidis la afrikajn agadojn de UEA de 1980 ĝis 2001. Bakker mortis en 2015).

Gbeglo Koffi fondis la lernejon “Instituto Zamenhof” en Lomeo (la lernejo daŭre funkcias kaj permesas al la lernantoj lerni Esperanton) kaj li eĉ estis estrarano de UEA de 1998 ĝis 2004. Okazis pluraj konfliktoj kaj pro tio li distanciĝis de UEA kaj TEJO. Daŭras tiuj konfliktoj kaj li estis vigla kontraŭanto de la organizo de la IJK en Togolando, pro tio ni ne havis la eblon lin renkonti. Mi volas omaĝi al ĉi tiu libro kaj rekoni lian talenton, ne zorgante pri la disputoj.