Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tre bona — tro mallonga

Tro

Ale kaj Vojaĝo

14 titoloj - 35m

2019

Tro montas la forton de la aŭtoro, kiu nur registrinte la voĉojn, lasis sub la zorgo de la bando Vojaĝo la taskon aranĝi ĉiujn kantojn de la disko. Por tiuj, kiuj kiel mi, konis la malnetajn versiojn de ĉiuj tiuj kantoj, estas bela suprizo ke ili nun fariĝis bele aranĝitaj pecoj. La nuraj komponaj kontribuoj de Vojaĝo al la disko estas tri senvoĉaj flutsonaj eroj kun mistika eco.

Kante kontribuis Anna Burenius el La Perdita Generacio (Sekretaj Formoj de Plezur’ kaj Floroj de la Kosma Ĝarden’) kaj Amir Hadziahmetovic (Diri). En la albumo estas, iom nekompreneble, du versioj de Simplaj Vortoj. La originala de Ale kaj Vojaĝo kaj alia de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu ordinare devus esti publikigita de la paro mem.

La komponaĵoj de Alejandro Cossavella en Tro ja havas kosman econ — al tio kontribuas la bela kovrilo. Tamen meze de la disko vi povas havi suprizon kiam eksonas Raŭkaj krioj de la Ver’. La komenca piano, kun minoraj akordoj, ŝajne ne kongruas kun la frazo: “Furzi estas tre natura afero...”. Se vi konas persone la artiston, vi certe komprenos tamen, ke tio tute enorde kongruas kun lia ĉiama bonhumuro.

La sono estas moderna, krom la maŝineca drumo, ne estas grandaj misoj en la mikso.

La aranĝoj de Jean-Claude Patalano kun la bando Vojaĝo estas senriproĉaj, aldonante ritmojn, sed malmulte kontribuis per soloj, kiuj eventuale longigus kelkajn kantojn, kiuj pekas pro siaj mallongeco. Se la disko estas tro, mi dirus: tro mallonga.