Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECEPTO

Biskvito el aveno

Anna MIKITIN — Ukrainio

Por fari ĉi pladon vi bezonos la jenajn ingrediencojn:

1) avenon — 500 gramojn:

2) sunfloroleon — 50 ml;

3) akvon — 1 glason;

4) juglandojn (aŭ iujn ajn aliajn nuksojn) — 1 glason (da tranĉitaj nuksoj);

5) sukon de kvarono de citrono;

6) sekajn fruktojn (sekvinberojn, daktilojn ktp) — 150 gramojn;

7) iom da sodo;

8) salon kaj sukeron laŭplaĉe.

Jen kiel oni faras la biskvitojn:

Senŝeligu kaj tranĉu la juglandojn, tranĉu ankaŭ la sekajn fruktojn, kiujn vi elektis. Poste miksu la juglandojn kaj la fruktojn kun la aveno kaj la akvo. Aldonu la sunfloroleon en la miksaĵon. Poste miksu la sodon kaj la citronsukon kaj aldonu en la miksaĵon. Aldonu ankaŭ salon kaj sukeron laŭplaĉe. Poste formu rondajn biskvitojn kaj baku ilin en la forno dum 15 aŭ 20 minutoj.

Tiuj ĉi biskvitoj estas vere tre bongustaj kaj oni ne dikiĝos ilin manĝinte, ĉar ili ne enhavas farunon (aveno anstataŭas ĝin) nek multon da graso.

****

El la blogo: http://liberajbestoj.wordpress.com