Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Nelonge antaŭ ol ekverki tiun ĉi redakcian enkondukon mi rimarkis ke mi skribas al vi, kara leganto, sur tiu ĉi paĝo jam de 5 jaroj. Kiel la tempo pasas! Koincide, mi faris tion la unuan fojon en la duobla numero 2010:5/6. Ĉi tiu nova duobla numero do iel kronas tiujn 5 jarojn da laboro, dum kiuj mi tiom multe lernis el la kontribuaĵoj de la kunlaborantoj de tiu ĉi revuo. Mi esperas ankoraŭ resti kelkajn jarojn (eble pliajn 5?) kune kun vi!

La numero, kiun vi havas enmane, entenas la lastajn du kajerojn por tiu ĉi jaro. Oni decidis prepari ĝin por iom ŝpari la kason kaj por ke vi ne ricevu la lastan kajeron (2015:6) malfrue en 2016 (kiel en la lastaj jaroj okazis...). Do vi havos abundon da interesaĵoj en tiu ĉi numero. La ĉefartikolo estas scienca artikolo de la konata esperantisto kaj astrofizikisto Amri Wandel, kiu antaŭ nelonge publikigis novan esploron, kiu por la unua fojo en jardekoj faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. En nia freneza mondo, kie la teroro kaj timo kreskas ĉiutage, la demando estas serioza. Sed laŭ mi, la plej evidenta pruvo ke ekzistas inteligenta vivo ekstertera, estas tio, ke ĝis nun neniu kontaktis nin!

La intervjua rubriko ĉi-foje invitas ne unu, sed tri gastojn samtempe. Temas pri Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro, la premiitoj en la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. Ili respondas al tri samaj demandoj. 2-a konkurso, tri intervjuitoj kaj kvar brazilanoj. Kio? Temas pri tio ke miaj samlandanoj rekorde kontribuis. Entute kvar brazilanoj aperigis en tiu ĉi duobla numero siajn kontribuaĵojn.

En la sekvaj paĝoj vi trovos diverstemajn artikolojn (ankaŭ facillingvan), rakontojn, poemojn ktp. Ne eblas ĉiujn prezenti en tiu ĉi enkonduko, sed mi nepre devas reliefigi la artikolon de Présence Bouvier el Germanujo. La simptotermio estis temo de mi nekonata, almenaŭ ne tiel profunde kiel ŝi prezentis ĝin. Krom ĝia graveco, impresas la klareco en kiu ĝi estis verkita! Bonvolu skribi al nia redakcio vian opinion pri ĝi kaj ankaŭ aliaj artikoloj ĉi-numeraj.

Mi ne parolu tro, ĉar multaj paĝoj atendas vin, do mi adiaŭas vin por nun, kaj esperas revidi vin (aŭ ke vi revidos nin) venontjare. Por tio, ne forgesu reaboni la revuon por la venonta jaro. Ĝis la!