Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Saluton, kara leganto! Permesu al mi fari demandon: Ĉu vi havas religiajn kredojn? Ĉu ili estas firmaj kaj solidaj? Ĉu dum la vivo vi pridubis ilin aŭ ŝanĝis vian opinion rilate religion? Estas nekontesteble, ke en multaj momentoj de nia vivo ni demandas nin pri la kialoj de la vivo kaj serĉas respondojn pri niaj turmentoj.

Mi mem, kiam pli juna, estis multe pli certa pri miaj kredoj ol mi estas nun. Mi povas diri ke kvankam apenaŭ kredas ion, mi provas lasi la menson malferma al ĉio kion mi ne povas kompreni. Simile, multaj homoj nuntempe ne plu alkroĉas sin al iu difinita religio, sed havas siajn proprajn, personajn kredojn. Krome, en nia socio la religioj havas nun alian rolon kompare kun la pasinteco, kiam ĝi ankaŭ sur politiko havis grandan influon.

Nia ĉefartikoloj tre bone pritraktas tiun temon. Emmanuel Wald el Francio per sia tre riĉenhava artikolo “Kien iras la religioj?” asertas ke ili neniam malaperos, ĉar ili estas parto de la homeco. Marcos Cramer el Germanio per la artikolo “Orlando, samseksemo kaj religio” klarigas kial oni ne povas kulpigi religion ĝenerale pri neracieco aŭ pri malamo kontraŭ iu malplimulto. Por kompletigi la temon, Christian Rivière ankaŭ el Francio, memorigas ke religiaj medioj sisteme bremsis la sciencon kaj ofte subpremis la intelektulojn. Jen vi havas diversajn opiniojn pri grava temo.

Nia gasto en la intervjua rubriko estas unu el la plej konataj artistoj en nia medio. Jean-Marc Leclercq, plej konata kiel jOmO, antaŭnelonge lanĉis novan muzikan albumon dediĉitan al la okcitana kulturo. Li rankontas al ni pri ĝi kaj ankaŭ pri aliaj projektoj, kiuj inkluzivas verkadon kaj novan frenezan projekton: koncerti sen instrumento.

El Argentino venas kontribuo pri ĵus 200-a jara datreveno de la libereco de Argentino. La surĉevala vojaĝo, kiun entreprenis La generalo San Martin nun estas aventuro por turistoj. Ĉar mankis spaco por pliaj artikoloj, ni povas nur krome prezenti al vi la neprajn Blaga Blogo; Tiel la mondo kaj TEJO-Tutmonde-rubrikojn, kiuj donos al vi iom da alia gusto ol la pure religiaj artikoloj.

Se vi volas sendi al ni viajn impresojn pri la la artikoloj, tuj skribu al kontakto@tejo.org. Ĝis baldaŭ!