Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

La redakta laboro postulas multe da komunikado. Por ĉiu artikolo aperinta abundas la retmesaĝoj, kiujn ni devas interŝanĝi kun kunlaborantoj de nia revuo. Iam mi faros kalkulon kiom da retmesaĝoj konsistigas ĉiun eldonon de Kontakto. Kial mi mencias tion? Ĉar la ĉefartikolo en la nuna numero pritraktas la temon “SenPerforta Komunikado”.

La aŭtoro, Guillaume Armide, jam de iom da tempo skribas pri sia emo kontribui al la revuo per tiu ĉi temo. Kompreneble nia komunikado okazis tute glate, sed ni devis trovi interkonsenton pri diversaj punktoj. La artikolo estas tre instrua kaj leginte ĝin vi jam havos multajn elementojn necesajn por esti adepto de la SenPerforta Komunikado. Mi kuraĝas diri ke ĝi estas praktike resuma manlibro pri la temo.

Nia komunumo jam de longe povas ĝui kelkajn konstantajn aranĝojn ĉirkaŭ la mondo: la internaciajn kongresojn, kelkajn renkontiĝojn... Pasintjare ni spektis la naskon de unu plia aranĝo, kiu se dependas de la respondeculoj fariĝos nova regula evento en Esperantujo. Temas pri la filmkonkurso Teo kaj Amo en Ĉinio. La ĉeforganizanto Zhang Ping (Ĝoja) rakontas pri la dua okazigo de la konkurso al nia kunlaborantino Olga Ŝilajeva, kiu kondukis la intervjuon.

Ĉu vi ŝatas lerni novajn lingvojn? Ĉu vi konsideras vin lingvemulo? Pluraj esperantistoj ja estas tiaj. Paulo Silas en sia persona analizo pri la temo konkludis ke la vivo estas tre mallonga por plua fervora dediĉo al lernado de lingvoj. Ĉu vi konsentas?

El Pakistano venas artikolo, kies ĝermo estis la temo-propono en nia retejo “Ĉu mono ŝanĝas la homon?”, kaj kies respondo estas la kontribuo de Rie Nadia el Pakistano. Certe en aliaj partoj de la mondo la homoj rilatas malsame al mono. Ĉu vi volas prilabori la temon laŭ via vidpunkto?

Por fini, niaj konstantaj rubrikoj La Blaga Blogo; Tiel la Mondo; KontakTEK kaj Tejo Tutmonde enplektas la nunan eldonon. Vi estas bonvena sendi vian opinion pri nia laboro, sed por tio bv. atenti la konceptojn de la Senperforta Komunikado. ;)