Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Pasis nur kelkaj semajnoj de kiam la usona popolo elektis sian novan prezidanton. La tuta mondo miris kaj apenaŭ kredis ke la miliardulo Donald Trump, kun sia retoriko plena je antaŭjuĝoj kaj faŝismaj trajtoj, estas la elektito de la plejmulto de la usonanoj. Tamen ne estas sekreto ke ankaŭ en aliaj mondopartoj kreskas la fortoj de la naciismaj politikaj partioj. Ĝis kiam la (mis)konceptoj pri nacioj estos uzataj por apartigi homojn?

Trump promesis forpeli 11 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj konstrui muron ĉe la landlimo kun Meksiko. Fronte al tio ni demandas: Kial ne eblas Amerika Unio? Jen ni prezentas kiel ĉefartikolon analizon de Carlos Hernández el Meksiko pri la temo. Ana Ribeiro el Brazilo esploras siajn originojn kaj revenas 100 jarojn en la familia historio, kiu migris el Portugalio al Brazilo. Fine pri la temo ni aldonas raporton el rifuĝejo en Irako, kie multaj fuĝas de la t.n. “Islama ŝtato”

En nia intervjua rubriko malofte estas literaturistoj. Ja ekzistas en Esperantujo aliaj specifaj literaturaj revuoj, sed ni faras strebon inviti ankaŭ tiufakajn esperantistojn. Tiel, danke al nia kunlaboranto Paŭlo Silas, ni prezentas al vi intervjuon kun Gerrit Berveling, tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj pastoro en Nederlando.

Se paroli pri religio, la ĉefartikoloj de la numero 2016:3 (pri religio) venigis al nia redakcio novajn artikolojn kiel reagojn. Jen temo, kiu diversmaniere tuŝas la homojn kaj ili proponas du novajn perspektivojn pri la temo. Ni ankoraŭ havas ĉi-numere libro- kaj filmo-recenzojn, poemon kaj la kutimajn konstantajn rubrikojn.

Fine, mi petas permeson al vi por fari etan omaĝon al mia amata forpasinta fianĉino kaj tiel klarigi la foton ĉi-supre. Bruna forpasis la 19-an de novembro pro kancero en la aĝo 29, post 1 jaro kaj duono de la diagnozo. Ŝi trapasis tiun teruran tempon kun admirinda forto kaj ĉiam afable rilatis kun siaj proksimuloj. Aminda persono, profesie ŝi estis dentistino kaj talenta muzikanto. Ŝi multe interesiĝis pri Esperanto kaj studis ĝin, sed pro troa timideco, ŝi timis paroli publike. Ni kune partoprenis la IJK-n kaj UK-n en 2014. Por la venonta numero ni ŝatus kolekti artikolojn rilate al sano. Se vi havas spertojn aŭ konojn pri (mal)sano, bv. dividi ilin kun ni.

Kore

Rogener Pavinski