Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton legantoj!

Ni inaŭguras la unuan numeron de la jaro 2017 kun tre bona novaĵo. Malferminte ĉi tiun eldonon vi povas tion agnoski — por la unua fojo en la pli ol 50-jara, nia revuo estas presita plenkolore. Ni esperas ke tia Kontakto estas eĉ pli ĝuebla por vi, kara leganto. Kaj se vi tion ŝatas kaj aprezas nian laboron, ni petas vin diskonigi ĝin inter viaj esperantistaj geamikoj. Tiel vi subtenas nin.

Ni decidis ankaŭ iom ŝanĝi nian kovrilan politikon, tiel ke nia intervjuato Jonny M aperas surkovrile. Jonas Marx (lia vera nomo) lanĉis antaŭnelonge sian duan albumon Kreaktiva, kiu enhavas multajn kantojn, kiuj sendube dancigos kaj kantigos junulojn dum la venontaj E-aranĝoj. En la intervjuo, li rakontas pri sia tre kreema karaktero. Li verkemas ne nur muzikon, sed filmon, librojn kaj videoludojn.

La ĉefartikoloj temas pri lingvoj, ĉefe pri la cirila alfabeto, kiun Roman Mutin prezentas kun ĝia historio krom eta kurso, por ke vi rapide scipovu legi ĝin! Pri la temo, ankaŭ kontribuas Roxane Romann pri la poetiko de la lingvo. Jam de kelkaj monatoj mi ne trovas tempon kaj etoson por ĝui bonan filmon, sed post la legado de la filmo-recenzo, kiun faris Stanislavo Belov pri la filmo Ĉokolado, mi multe emas spekti ĝin. Legu ĝin ankaŭ vi sur la paĝo 12.

Ekzemplo de komunuma forto aperas el la artikolo de Luc Gouverneur pri la batalo kontraŭ projekto de flughaveno en Notre-Damedes-Landes, vilaĝo en okcidenta Francio. La popolo manifestaciis kaj ĝis nun sukcese bremsis la projekton, kiun ili taksas maltaŭga.

Kiom mirinda estas la natura diverseco, ĉu ne? Estas tiom multaj specioj diversaspektaj kun propraj trajtoj kaj beleco. Nu... ne ĉiam belaj. Almenaŭ tiuj, kiujn ni arigis sub la titolo 7 demonecaj bestoj. Mi esperas ke vi ne estas tre timema, ĉar ni ne volas ke vi havu premsonĝojn pri tiuj bestoj.

Tra Interreto prezentas al vi tri interesajn retejon, kiuj meritas vian viziton! Tiel la mondo, La Blaga Blogo kaj Movada Rubriko aldonas la kremon sur la torton por via gustumado. Ĝis la venonta!