Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Por ĉiuj novaj ideoj kaj pensmanieroj ekzistas pioniroj, la avangarduloj, kiuj en la fronto de nova pensmaniero batalas kontraŭ la jam eksmoda kaj ne plu taŭga tradicia sinteno. La ĉefartikoloj en la nuna numero estas, tiukadre, parto de la strebo konsciigi kaj atingi pli larĝan spektron por la homaj rajtoj en nia socio. La perspektivoj pri genro, sinidentigo kaj afekcio malfermiĝas pli kaj pli: tial necesas esti atentaj kaj respekti ĉies premisojn ĉi-rilate.

La nuna numero estis ebla nur per la nemalhavebla helpo kaj kunlaboro de la Egalecen-teamo. Egalecen estas grupo de esperantistoj, kiuj celas informi pri pluraneca feminismo en Esperanto. Do, dankon al la tuta teamo! Mi esperas ke iam baldaŭ ĉi tiaj artikoloj estos parto de la historio, kvazaŭ bazaj lecionoj, kiuj en la futuro ne plu estos bezonataj!

Kiam mi ekoficis kiel redaktoro de Kontakto — en la numero 2010:6=5/6 — mia unua intervjuo estis kun Eric Languilat, la homo, kiu puŝas la muzikan projekton idc, kaj nun, post pli ol 6 jaroj, mi havas la plezuron ripeti la intervjuon kun li okaze de la lanĉo de lia bonega nova albumo La Granda Aventuro, kies recenzon vi trovos ankaŭ ĉi-numere!

Kiu ne ŝatas historiojn pri aventuro kaj kuraĝo? Jen vere okazinta, tiu de la 23-jara franca ĵunalisto Raymond Maufrais, kiu perdiĝis en la landinterno de Brazilo en la jaro 1950. La fino de tiu historio bedaŭrine ne estas la plej feliĉa, sed pri tio legu mem! Evegenij Georgiev revenas sur niaj paĝoj per la rakonto Smeraldaj Okuloj. Belegajn fotojn de nia universo, nun plenkolore presitajn, vi trovas ĉe la artikolo pri la 27-jariĝo de la Teleskopo Hubble.

La rubriko Facila reaperas danke al Ana Ribeiro kun Skribu por Lerni; kaj plu markas sian gravan ĉeeston La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj la Movada Rubriko! Ĉu vi aprezas ĉi tiun eldonon? Helpu nin diskonigi la revuon al viaj konatoj kaj amikoj! Niaj profiloj en sociaj retoj estas facila maniero teni la kontakton kun ni! Ni atendas vin! Ĝuu la legadon!