Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Promesita al mono/ mono mi amas vin/ nur al vi fidela por ĉiam ĝis la fin’/ kisi la moneron, karesi la paperon/ adori eterne plenan bankan kajeron/. — Tiuj versaĵoj el la kanto Promesita al Mono de hiphopa artisto Eterne Rima facile venis al mia kapo kiam mi ekpensis pri iu frazo pri mono. Certe multaj aliaj ekzistas, kaj mi eĉ imagis ke vi, kara leganto, povas ankaŭ memori kelkajn, eble specifajn de via lingvo. Se tio okazas, skribu kaj sendu ilin al ni. Ni ŝatus koni pliajn diversajn proverbojn pri mono. Kvankam ĝi estas unu el plej tradiciaj kolonoj de nia socio, kompreneble la mono kaj la manieroj per kiuj ni interŝanĝas ne estas la samaj de niaj antaŭuloj.

La ĉefartikolojn pri mono ni kolektas de antaŭ iom da tempo, sed ili venis pli abunde ol kutime kaj tial ni decidis dividi ilin en du malsamajn numerojn. Gradparte tio ŝuldiĝas al la jam konstanta kontribuanto, Guillaume Armide, kiu preparis al vi informriĉan kaj konsistan artikolon pri mono. Ĝi prezentas iom da historio kaj la ĉefajn celojn de mono, sed ankaŭ pritraktas la demandon ĉu vere la mono plenumas siajn promesojn kaj ĉu ĝi estas vere necesa en pli egala socio. Ĝi estas ampleksa artikolo, divida je kvar partoj. La du unuaj aperas ĉi-numere kaj la du lastajn en la sekva numero. La alia artikolo, kiu akompanas la ĉeftemon venas de Nepalo kaj provas respondi al la demando kial nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj. Fakte tio estas ja la titolo de la artikolo verkita de Sandip Lamichhane.

Tiom da teksto pri mono kondukas nin al la iom sprita prezentado de kelkaj monbiletoj de la mondo. Interesaj, belaj kaj certe amuzaj monbiletoj el diversaj landoj fermas la temon por ĉi tiu numero, kiu invitis por intervjua gasto la konata Chuck Smith. Li parolas pri Amikumu, la ekfama poŝtelefona aplikaĵo kuniganta Esperanto-parolantojn, sed ne nur. La Interreto estas la fadeno de nia interparolo.

Denove frekventas niajn paĝoj la kazaĥia kontribuanto Evgenij Georgiev, kiu proponas al ni novan rakonton, ĉi-foje la kortuŝan Smeraldaj Okuloj. De la fidelaj kontribuantoj Victor Solé kaj István Ertl, La Blaga Blogo kaj Tiel la Mondo markas sian ĉeeston kiel kutime. Kaj per la fidela konstanta laboro de Massimo Ripani havas vi la nepre legindan Movadan Rubrikon. Kaj al danke al vi, fidela leganto, ni laboras. Do ni dankas pro via apogo kaj deziras ĝuan legadon.

Rogener Pavinski